Konkurso pri kuirarto en ĈRI

(GMT+08:00) 2016-12-16 20:14:51     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde kaj vendrede en Ĉina Radio Internacia okazis kuirarta konkurso por ĈRI-laborantoj. Anoncistoj, raportistoj kaj ĵurnalistoj el diversaj lingvaj redakcioj kolektiĝis en la kuirejo por montri la frandaĵojn, kuiritajn de ili mem.

La konkurso konsistas el bakado, preparado de malvarmaj aŭ varmaj pladoj, kaj allogis preskaŭ cent ĈRI-kolegojn.

Shanshan tranĉas fiŝon.

Shanshan el la Esperanto redakcio partoprenis en kuirado de varmaj pladoj kaj akiris la unuan premion. Ŝi fritis terpom-pecetojn kun du diferencaj menieroj, kaj kuiris fiŝaĵon kun sugera kaj acida saŭco.

La konkursantoj kaj ĉeestantoj plezure ĝuis la aktivadon, interŝanĝis spertojn pri kuirarto kaj gustumis multajn kuiritaĵojn. 

 Terpom-pecetojn kun du gustoj.

Fiŝaĵon kun sugera kaj acida saŭco.

 

 

Profesiaj kuiristoj donas poentojn al pladoj. 

Ĉeestantoj gustumas kuiritaĵojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin