Parvenuo en bilet-vesto

(GMT+08:00) 2016-12-19 09:14:14     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la raporto de la usona retejo Oddity Central en la 14a de decembro: Michael Andile Dlamini el la urbo Nongoma, Sud-Afriko, estas treege sukcesa komercisto de medicinherboj, kaj havigis al si multe da mono. Sed lia maniero riveli riĉecon estas vere ekstravaganca – li portas veston el monbiletoj, kaj sekve de tio oni nomas lin "homo, de kiu gutas biletoj".

Por resti en sekureco, kutime, Dlamini kroĉas al si ne tre multajn monpaperojn, kaj akompanas lin korpogardisto ĉiumomente. Dlamini en bilet-vesto jam ĉeestis plurajn aktivecojn, kaj eĉ enterigon, kio rezultigis polemikon en sociaj retejoj. Multaj opinias, ke tia ago estas sakrilegia.

Dlamini 33-jara asertis, ke, kiam li estis en la aĝo de 12 jaroj, li aŭdis en sonĝo la voĉon de sia prapatro kaj estis informita, kiuj arboj kaj plantoj povas kombiniĝi en medikamenton. Sed tiutempe li ne multe atentis tion. En la jaro 2011 li tamen rekomencis okupi sin pri la studo de tiu stranga sonĝo. Finfine li fariĝis medicinkomercisto.

Jam dekomence lia pocio kaj pomado estis verve popularaj por lokanoj. La medikamentoj inkluzivas tiujn, kiuj povas akceli eroton, forigi aknon kaj striojn estiĝintajn ĉe la korpo de virino kiam ŝi gravediĝas. En ĉiu tago Dlamini povas enspezi 1 000 ĝis 1 500 usonajn dolarojn kontraŭ siaj herbaj kaj likvaj medikamentoj.

Pro tiuj miraklaj kuraciloj Dlamini estas konata de preskaŭ ĉiuj homoj en Sud-Afriko. Sed li deziris montri sian riĉecon per pli eksterordinara, pli efika, maniero. En la jaro 2014 li komencis surmeti "bilet-veston", kaj de tiam li insistas en tiu kutimo. Dlamini diris: "Tiuj homoj, kiujn mi helpis, alpinglas monbiletojn al mia vesto. Kie ajn mi estas, tie mi altiras al mi multajn rigardojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin