Feliĉan Naskiĝtagon al E-elsendo de ĈRI

(GMT+08:00) 2016-12-19 09:10:57     Redaktoro:Pluveta


Karaj amikoj, la 19an de decembro, 1964, komenciĝis Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia. Hodiaŭ estas la 52-jara naskiĝtago de nia E-elsendo. Ni volas diri feliĉan naskiĝtagon al niaj elsendo kaj redakcio.

En la pasintaj 52 jaroj, multe ŝanĝiĝis niaj programeroj kaj laborantoj de E-redakcio. En ĉi-jara aŭgusto, enoficiĝis 2 novaj kolegoj, Ĝim kaj Ema, kiuj ĵus diplomiĝis el universitato. Kvankam ili ankoraŭ estas komencantoj nun, tamen ili tre ŝatas Esperanton kaj diligente lernas ĝin.

Dum E-lernado, Ĝim kaj Ema ofte renkontiĝis kun multaj malfaciloj. Ili notis tiujn malfacilojn kaj multajn interesajn detalojn dum la lernado. En hodiaŭa programero, ni sekvu Ĝim kaj Ema vidi ilian lernadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin