Novaĵoj (Decembro 19)

(GMT+08:00) 2016-12-19 16:14:17     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Publikiĝis la nepallingva versio de la libro de ĉina prezidanto pri regado; La Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri bombatako en Adeno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Nepallingva versio de la libro de ĉina prezidanto Xi Jinping "La Regado de Ĉinio" estis publikigita dimanĉe en la nepala ĉefurbo Katmanduo.

La alte aklamita libro estis publikigita de nepala prezidento Bidya Devi Bhandari kaj Liu Qibao, vizitanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato en la nepala prezidentejo .

La libro "Xi Jinping: la Regado de Ĉinio" enhavas 79 paroladojn, prelegojn, intervjuojn, notojn kaj leterojn de la ĉina gvidanto inter novembro de 2012 kaj junio de 2014.

Nepala prezidento esprimis sian kredon, ke tiu ĉi libro helpos al la nepalaj legantoj pli bone kompreni Ĉinion kaj ĝiajn disvolvadon, eksterajn politikojn kaj socian sistemon.

Prezidento Bhandari diris en sia parolado, ke la libro konigas la regan sistemon de Ĉinio kaj revojn de ĉinaj gvidantoj kaj profundigas ilian komprenon pri la mondo. Tiuj publikaĵoj helpas ilin pli bone kompreni Ĉinion kaj akceli kulturajn rilatojn inter la du landoj.

De septembro 2014 estis eldonitaj 11-lingvaj versioj de la libro, inkluzive de la ĉina, la angla, la franca kaj la rusa, kun 6,2 milionoj da ekzempleroj en pli ol cent landoj kaj regionoj. La nepallingva versio estas omaĝo al la 61a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nepalo.

Dimanĉe matene en la jemena provizora ĉefurbo Adeno okazis suicida bombatako. Laborantoj de la publika hospitalo de Adeno konfirmis, ke 49 kadavroj estis transigitaj al la hospitalo kaj almenaŭ 39 vunditoj estas kuracataj.

Tiutage la ekstremisma grupo Islama Ŝtato publikigis deklaron en la retejo de la socia komunikilo Twitter, dirante, ke ili faris la bombatakon kaj la suicida atakanto nomiĝas Abu Hashim Radfani.

La suicida atakanto kun eksplodaĵoj sin ĵetis al la domo, apud kiu soldatoj atendis en longa vico por ricevi sian ĉiumonatan salajron.

Ekde la lasta junio senĉese okazis perfortaj atakoj en Adeno. Eksa provincestro de Adeno kaj kelkaj oficialuloj estis mortigitaj. En la 10a de decembro okazis simila bombatako proksime al la Adena Internacia Flughaveno, pri kiu la jemena filio de la Islama Ŝtato deklaris sian respondecon, mortigante 50 soldatojn kaj vundante pli ol 40 aliajn.

La rusa novaĵ-agentejo raportis lunde, ke ĉiuj 39 homoj en rusa aviadilo Il-18, kiu urĝe surteriĝis en Siberio, restas vivaj, sed almenaŭ 16 el ili estis vunditaj.

Helikopteroj evakuis ĉiujn ilin al hospitaloj en la urbo Tiksi de la respubliko Sakha en la malproksim-orienta regiono de Rusio. La rusa Ministerio de Defendo konfirmis, ke 32 pasaĝeroj kaj sep deĵorantoj estis en la aviadilo Il-18, kiam ĝi urĝe surteriĝis je 19 mejloj for de la aerodromo Tiksi pli frue en tiu tago.

Siriaj amaskomunikiloj raportis dimanĉe, ke pro agoj malobservantaj la interkonsenton pri militpaŭzo, la rekomencita evakuo de la ribeluloj el Alepo refoje alfrontis problemojn.

La raporto diris, ke tiutage iuj ribeluloj en la norda provinco Idlib atakis kaj fajrigis plurajn busojn, kiuj estis senditaj por porti civilulojn, kaj pro tio civiluloj en la ŝijaistaj urbetoj Kafraya kaj Foa ĉirkaŭitaj de ribeluloj ne povis retiriĝi laŭ originala plano.

Bone informita oficiro el la siria armeo diris al raportisto pli frue en tiu tago, ke dekoj da busoj eniris la lastan regionon sub la regado de la ribeluloj en Alepo por retiri restajn ribelulojn.

Laŭ atingita interkonsento pri la evakuo, armitaj ribeluloj restantaj en sudorienta Alepo devus esti retiritaj grupo post grupo, kaj samtempe la ribeluloj en la provinco Idlib lasus la civilulojn iri el la urbetoj Kafraya kaj Foa.

Dimanĉe en Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio okazis kvar-partia intertraktado pri Jemeno. Ministroj pri eksterlandaj aferoj el Usono, Britio, Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj diskutis kiel frue fini la militon kaj komenci politikan dialogon en Jemeno.

Usona ŝtatsekretario John Kerry diris en gazetara konferenco post la intertraktado, ke la milito en Jemeno mortigis kaj vundis grandan nombron da civiluloj, multaj homoj fariĝis senhejmaj kaj la humana krizo senĉese malboniĝis, tial ĉiuj koncernataj partioj devas veni en akordon pri militpaŭzo kaj politika dialogo kiel eble plej frue. Li diris ankaŭ, ke Jemeno devas realigi la finon de interna milito kaj repacigon surbaze de sekureco de la landlimo kun Saud-Arabio.

Saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir neis la raporton, ke Usono ĉesigis armilan vendon al Saud-Arabio pro tio, ke la multlandaj trupoj sub la gvidado de Saud-Arabio akcidente trafis civilajn celojn. Li diris, ke Usono neniam ĉesigis armilan vendon al Saud-Arabio, tamen ĝi nun vendas saĝarmilojn anstataŭ la konvenciajn, ĉar ili povas pli precize trafi la celojn.

Faizi Sarraj, ĉefministro de la libia registaro de nacia unuiĝo, deklaris sabate, ke estis liberigita la okcidenta urbo Sirte el la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Tiutage Sarraj faris televidan paroladon, oficiale deklarante la liberiĝon de Sirte kaj finon de la 8-monata milita operaco. Li samtempe diris, ke ankoraŭ ne finiĝis la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

En majo de la kuranta jaro, la gardistaro formita de la libia registaro de nacia unuiĝo komencis la ofensivon al Sirte okupata de la Islama Ŝtato kaj ekregis grandan parton de la urba regiono. Sed restaj membroj de la ekstremisma grupo retiriĝis al kelkaj kvartaloj kaj obstine rezistis. Longe daŭris intensa batalo, kaj kelkcent membroj de la gardistaro estis mortigitaj aŭ vunditaj.

Dimanĉe vespere Libano deklaris formiĝon de nova kabineto, kaj Saad Hariri oficiale enoficiĝis kiel ĉefministro.

La 31an de oktobro ĉi-jare, Michel Aoun estis elektita kiel nova libana prezidento, kaj tiel finiĝis la du-jara senprezidenta stato en la lando. La 3an de novembro, li rajtigis al Hariri formi novan kabineton. Tamen post longa tempo la kabineto ankoraŭ ne povis esti formita pro grava malakordo inter ĉiuj partioj pri kandidatoj por kernaj membroj.

Tiuvespere, Aoun, Hariri kaj prezidanto de la Libana Nacia Asembleo Berry refoje renkontiĝis en la prezidentejo kaj fine venis en akordon pri nova kabineto. Aoun donis akreditaĵon al Hariri kaj subskribis kune kun Hariri la ordonon pri formado de kabineto. La nova kabineto aldonis al si kvin postenojn, kaj la nombro de membroj kreskis ĝis 30.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin