Ĉina Radio Internacia kaj Nepala Nacia Televido subskribis interkonsenton pri kunlaboro

(GMT+08:00) 2016-12-20 11:32:35     Redaktoro:Selena

Ĉina Radio Internacia kaj la Nepala Nacia Televido lunde antaŭtagmeze subskribis kadran interkonsenton pri "Televida Ĉina Teatro" en la nepala ĉefurbo Katmanduo. Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato kaj nepala vicĉefministro kaj financa ministro Krishna Bahadur Mahara ĉeestis ceremonion de la subskribo. Ĝenerala vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia sinjorino Li Ping kaj ĝenerala direktoro de la Nepala Nacia Televido Deepak Mani Dhital, kiel rajtigitaj reprezentantoj, subskribis la interkonsenton.

Li Ping diris, ke Ĉinio kaj Nepalo havas amikecon kun longa historio,kaj la ligiteco de la du landoj en interŝanĝoj kaj kunlaboro estas pli strikta ol iam ajn antaŭe, tamen la interŝanĝoj restas nesufiĉaj pro geografia kaŭzo. Ŝi aldonis, ke la du popoloj devas striktigi kunlaboron kaj profundigi reciprokan fidon, kaj la komunikiloj povas ludi gravan rolon en tiu kampo. "Televida Ĉina Teatro" liveros bonajn ĉinajn filmojn kaj televidajn teatraĵojn al nepalaj spektantoj.

Prezidanto de Nepala Nacia Televido Mahesh Dahal diris dum intervjuo kun raportistoj, ke li tre atendas la elsendon de ĉinaj televidaj teatraĵoj en Nepalo kaj kredas, ke per la "Televida Ĉina Teatro", la du popoloj profundigos interŝanĝojn kaj interkomprenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin