Novaĵoj (Decembro 21)

(GMT+08:00) 2016-12-21 16:44:43     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio antaŭenigas agrikulturan reformon; prezidanto Xi Jinping kondolencas Germanion pro terorista atako en Berlino. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La ĉina registaro certigos, ke la proviz-flanka struktura reformo en agrikulturo iros en la ĝusta direkto, laŭ oficiala deklaro publikigita marde.

La deklaro publikigita post la centra konferenco pri kampara laboro, kiu finiĝis marde, diris, ke reformo estas tre grava al longtempa kresko de la sektoro, tial neniom da interrompo estos tolerebla. La deklaro diris, ke tri bazlinioj estas nenia malkresko en grenprodukta kapablo, nenia ŝanĝiĝo al la tendenco de pliiĝantaj enspezoj de terkulturistoj, kaj neniu problemo en kampara stabileco.

La kunveno ankaŭ postulis, ke la preciza malriĉec-redukto liberigu pliajn dek milionojn da homoj el malriĉeco en 2017. Ĉinio plejeble atingos ĉijaran celon liberigi dek milionojn da homoj el malriĉeco antaŭ la planita tempo, markante bonan komencon por liberigo de ĉiuj homoj el malriĉeco antaŭ 2020.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj marde kondamnis per la plej fortaj vortoj la barbaran kaj malkuraĝan teroristan atakon, kiu okazis en Berlino, Germanio lunde vespere, kaj almenaŭ 12 homoj estis mortigitaj kaj preskaŭ 50 aliaj vunditaj.

En gazetara deklaro la 15-nacia konsilio esprimis sian profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj ankaŭ al la germana registaro. La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio substrekas la bezonon alporti la krimintojn de tiuj teroristaj aktoj al justeco. Ili akcentas, ke terorismo en ĉiuj siaj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. Ili reasertas, ke ajna terorista aktiveco estas krimo nepravigebla malgraŭ iu ajn homo pro iu ajn motivo en iu ajn loko kaj tempo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde esprimis kondolencon al sia germana paralelulo Joachim Gauck pro la letala atako al kristnaska merkato lunde en Berlino.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis skuita informiĝinte pri kolizio de kamiono en kristnaskan merkaton lunde en Berlino, kiu kaŭzis gravajn perdojn.

Nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio, Xi funebris pri la mortintoj kaj esprimis sian koran simpation al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj. La ĉina prezidanto diris, ke Ĉinio firme oponas terorismon de ĉiuj formoj, subtenas la klopodojn de Germanio por konservado de sekureco kaj stabileco kaj volas fortigi kontraŭterorisman kunlaboron kun la internacia komunumo, inkluzive de Germanio por kune defendi la sekurecon kaj prosperon de la mondo.

La Islama Ŝtato marde deklaris sian respondecon pri la atako al kristnaska merkato en Berlino, kiu okazis lunde vespere. Laŭ la novaĵ-agentejo Amaq de tiu ekstremisma grupo, la atako estis efektivigita de soldato de la Islama Ŝtato.

Lunde vespere en la turka ĉefurbo Ankaro rusa ambasadoro al Turkio Andrey Karlov estis pafmortigita en la fotoekspozicio nomata "Rusio en la Okuloj de Turkanoj". La atakanto estis identigita kiel turka eksterdeĵora policano, kaj estis mortpafita surloke. La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis, ke la okazaĵo estas terorista atako.

Vyacheslav Volodin, prezidanto de la rusa Dumao, diris marde, ke la murdo de ambasadoro celis subfosi pacan procezon de Sirio. Li diris, ke en la lastaj monatoj Rusio kunlaboris kun partneraj landoj kaj sukcese batis teroristojn en Sirio. Terorismaj grupoj kaj iliaj subtenantoj kompreneble ne volas vidi tion kaj murdis la rusan ambasadoron por malhelpi rekomencon de paca procezo en Sirio. La okazaĵo montris, ke la internacia komunumo devas plenforte antaŭenpuŝi solvadon de la siria krizo.

Marde en Moskvo ministroj pri eksterlandaj aferoj el Rusio, Turkio kaj Irano okazigis intertraktadon, kaj samtempe kunvenis ankaŭ ministroj pri defendoj el la tri landoj. La tri flankoj atingis vastan unuanimecon pri direkto de komunaj klopodoj por solvado de la siria krizo.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris en gazetara konferenco post la intertraktado, ke la ministroj pri eksterlandaj aferoj el la tri landoj unuanime konsentas batali plu kontraŭ terorismaj grupoj en Sirio laŭ rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN, konduki humanitaran agadon kaj urĝi la sirian registaron realigi militpaŭzon kun la ribeluloj kaj fine solvi la krizon per intertraktado.

Turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu diris, ke la triflanka kunlaboro por solvado de la milito en Alepo akiris pozitivan rezulton, kaj la tri flankoj esperas vastigi la progreson al aliaj regionoj por realigi tutlandan militpaŭzon inter diversaj partioj, tamen la militpaŭzo ne inkluzivas la grupojn de la Islama Ŝtato kaj Jabhat Fatah al-Sham.

Ĉinio kaj Britio marde reasertis sian promeson al "ora epoko" de duflankaj rilatoj meze de necerteco de la brita retiro el la Eŭropa Unio.

La freŝa reciproka certigo aperis, kiam la oka Ĉina-Brita Strategia Dialogo okazis en Londono. La dialogo estis kunprezidita de vizitanta ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi kaj brita ministro pri eksterlandaj aferoj Boris Johnson.

Yang diris, ke Ĉinio volas plene efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la dulandaj gvidantoj kune kun la brita flanko. La du flankoj devas fortigi strategian komunikadon, plibonigi politikan reciprokan konfidon kaj profundigi reciprokprofitan kunlaboron por akceli disvolvadon de la interrilatoj kaj ankaŭ la pacon, stabilecon kaj disvolvadon de la mondo. Yang diris, ke la du landoj devas havi oftajn interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj antaŭenigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, ekzemple en investo, komerco, financo, novigo kaj infrastruktura konstruado.

Johnson diris, ke lia lando firme sindevontigas al disvolvado de strategia partnereco kun Ĉinio kaj konstruado de la "ora epoko" de duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Britio volas fortigi strategian komunikadon kun la ĉina flanko kaj antaŭenigi duflankan kunlaboron en la kampoj, inkluzive de ekonomio kaj komerco, investo, aviado kaj infrastruktura konstruado.

La franca Ministerio de Eksterlandaj Afero diris marde en regula gazetara konferenco, ke Francio persistas en la politiko de unu Ĉinio, kaj tiu ĉi starpunkto estas konsekvenca kaj klara.

La 14an de decembro, franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Marc Ayrault diris en intervjuo kun la Franca Televido 2, ke ne estas saĝa la ago de nove elektita usona prezidento Donald Trump, kiu defiis la politikon de unu Ĉinio. Ayrault esperis, ke dum sia oficperiodo plena de necerteco, la nova registaro de Usono ellernos agi aplombe kaj respondece.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin