Projekto verdigi montojn

(GMT+08:00) 2016-12-22 09:13:01     Redaktoro:Xiong Shan


Por serioze plenumi la spiriton de la grava parolo de la ĝenerala sekretario Xi Jinping, t.e. krei "la provincon Jiangxi en modelon" en la konstruado de ekologia civilizacio, kaj la spiriton de la grava direktivo farita de la ĉefministro Li Keqaing en ĉi-jara aŭgusto, kiam li faris esploradon pri la konstruado de ekologia medio en Ganzhou; kaj por altigi la kvaliton de arbaraj resursoj, formi gravan ekologian ekranegon por la sudaj regionoj, protekti la ekologian medion ĉe la fonto de la rivero Dongjiang, la gubernio Xunwu nun energie elvolvas la laboron verdigi la montojn en la projektata regiono de la urbo.

Xunwu estas gubernio ĉe la fonto de la rivero Dongjiang, kies baseno areas 1 974 kvadratajn kilometrojn. La akvo ĉiujare fluanta en la riveron estas 1,83 miliardoj da kubaj metroj. La gubernio estas grava akvofonto de la delto de Zhujiang kaj de Honkongo. Wang Jungang, estro de la forstokultura buroo de Xunwu, diris: "La gubernio Xunwu estas arbara urbo de la provinco Jiangxi kaj ankaŭ ĝardena urbo. Kaj cetere, Xunwu situas ĉe la fonto de la rivero Dongjiang, en kies baseno loĝas multe da popolamasoj, kaj ĝi ankaŭ estas la fonto de trinkakvo por la honkonganoj. Do la laboro – verdigi la montojn – povas radikale altigi la kvaliton de la akvo kaj pli sekurigi la akvon, kiun prenas la civitanoj en la malsupra baseno."

La celo de la projekto verdigi montojn estas tio, ke ene de kvin jaroj, nome ĝis la fino de la jaro 2020, ĉiuj ĉirkaŭaj montoj videblaj de la urbo en la projektata regiono kaj ĉiuj ĉirkaŭaj montoj videblaj de la fervoja stacidomo estos verdigitaj. Nuntempe oni faras esploradon en koncernataj distriktoj kaj ellaboras programon por forstumi la regionon, kiu fariĝos loko de pli altkvalita akvofonto.

Tiu ĉi projekto verdigi montojn koncernas ĉefe la teron de la distriktoj Changning kaj Wenfeng kaj de la gubernia hortikulturejo. Huang Songyuan, funkciulo de la vilaĝo Changju de la distrikto Wenfeng, diris la staton: "Plejparto de la vilaĝanoj subtenas la projekton, ĉar ĝi povas plibonigi la kvaliton de la aero kaj akvo, kaj tio estas utila al la sano de la vilaĝanoj."

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin