Wei Xin: mi kondukas antikvecan mod-kulturon al Pekino

(GMT+08:00) 2016-12-26 14:43:04     Redaktoro:Li Lu

Wei Xin naskiĝis en Taiwan, kreskis en Pekino kaj multjare vivis en Usono. Li estas kreinto de la unua antikveca mod-butiko en Pekino. En mezlernejo, Wei Xin komencis interesiĝi pri usoneskaj kostumoj ĉar li tre ŝatis vesti al si ĝinzon, do dum la dujara lernado en Usono, li vizitis multajn antikvecajn komercejojn pri vestoj kaj decidis fari studadon pri la kulturo, kiu tre famas en Usono. Dum la periodo, li akumulis multajn spertojn kaj homrilatojn.

 

En la jaro 2013, Wei Xin revenis al Pekino kaj malfermis sian unuan vendejon RADIANCE & Blue, unuflanke li volas saluti al la tradicia antikveco, aliflanke li volas enmeti sian propran kredon kaj ideon en la vendejon. Li volas diskonigi la kulturon revenantan al antikveco, samtempe pene fari sian propran entreprenon en la minoritata kampo.

"Laŭ mia opinio, mi kaj homoj kiel mi sopirantaj al moda antikveco, pli multe zorgas la teknologion kaj materialon. Ni ne plu obstine serĉas seriozecon, ni havas nian proprajn stilojn sur la tradicia antikveco."

Komence, Wei Xin gajnis multajn konojn pri antikvecaj stiloj pere de libra legado kaj vizito al koncernaj vendejoj, kaj li uzas ilin en la dekoraciaj detaloj de sia vendejo. Kiam la vendejo RADICANCE & Blue malfermiĝis, Wei Xin nur kunlaboris kun malmultaj desegnantoj, kiuj ni konis en Usono. Ĝis nun, Wei Xin jam kunlaboras kun pli ol 50 eksterlandaj markoj, samtempe, li gajnas pli multajn homrimedojn kaj aprobon.

En la jaro 2014, Wei Xin malfermis sian duan vendejon RADIANCE & Trunk. La du vendejoj havas diferencajn gustojn.

"Kvankam la du vendejoj estas modaj, tamen ili havas diferencajn gustojn. En la vendejo RADIANCE & Blue mi pli multe diskutas ĝinzon, ĝinzan tinkturadon kaj koncernajn enhavojn. En RADIANCE & Trunk mi pli multe diskutas virvestojn el la dua monda milito, ekzemple la eŭropan kostumon de la 30-aj jaroj de la lasta jarcento kaj la millit-industruajn vestojn de brita stilo."

La patrino de Wei Xin administras antikvaĵan vendejon. Influita de ŝi, Wei Xin havas sian propran ideon pri la antikveco. Li ankaŭ ŝatas malnovajn motobiciklojn, brakhorloĝojn, lignaĵartojn, kaj aliajn artojn kiuj havas rilaton kun antikva kulturo. Li volas prezenti pli riĉan antikvan kulturon kunmiksitan kaj pli da antikvaj elementoj.

"Antaŭe mi preferis malfermi pli multajn vendejojn por prezenti mian propran konon pri antikva kulturo, inkluzive de dekoracioj, lampoj kaj mebloj. Aliflanke mi neniam ĉesas lernadon kaj disvolvadon, mi volas prezenti mian novan konon kaj ideon al miaj konsumantoj. En la pasintaj jaroj, mi gajnis multajn konsumantojn, ili fariĝas miaj amikoj, ni ofte diskutas antikvan kulturon surrete. Ili ankaŭ ŝatas legi la verkojn skribitajn de mi kaj vidi fotojn faritajn de mi."

En la jaro 2016, pli ol 200 homoj venis al la 3-jara datrevena ceremonio de la vendejo RADIANCE & Blue, ili vestis al si plej ŝatatajn vestojn kaj ŝanĝis diversajn konojn pri la antikva kulturo. Kiel la kreanto de la unua usoneska mod-butiko en Pekino, Wei Xin estas la reprezentanto de la antikva kulturo en Pekino. Samtempe, lia vendejo estas nomata kiel la plej rakontplena vendejo pri antikva lukturo en Pekino.

Wei Xin amas sian laboran kaj vivan stilon pri la antikva kulturo, li ĉiam persistas administri vendejon sed ne retvendejon. Kvankam la lupago kaj la konkura premo pli kaj pli peziĝas, tamen Wei Xin persistas en sia kredo. Wei Xin havas sian venontecon, li planas krei sian propran vestan markon, li ankaŭ volas ligi similajn kaj samajn vendejojn kune antaŭenpuŝi disvolvadon de la antikva kulturo en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin