Novaĵoj (Decembro 23)

(GMT+08:00) 2016-12-23 16:12:45     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio neas "monan diplomation" kun Sao-Tomeo kaj Principeo; Rusaj gvidantoj adiaŭis mortigitan ambasadoron. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio ĵaŭde neis "monan diplomation" kun Sao-Tomeo kaj Principeo, post kiam la centr-afrika ŝtato rompis la tiel nomatan "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke la ĉina registaro neniam komercis per siaj principoj. Ŝi faris la komentojn por respondi al demando pri la aserto de Tajvano, ke Sao-Tomeo kaj Principeo petis astronomian ciferon, kiun Tajvano ne kapablas pagi. Hua diris, ke la principo de unu Ĉinio havas vastan konsenton en la internacia komunumo kaj reprezentas popolajn aspirojn. Ŝi diris, ke Ĉinio dankas kaj bonvenigas Sao-Tomeon kaj Principeon reveni al la ĝusta vojo de persisto en la politiko de unu Ĉinio.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiu ĵaŭde atingis la kamboĝan urbon Siem Reap por ĉeesti la 2an Kunvenon de Eksterlandaferaj Ministroj de Lancang-Mekonga Kunlaboro, renkontiĝis kun Prak Sokhonn, kamboĝa ministro pri ŝtataj kaj eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro.

Wang diris, ke Lancang-Mekonga Kunlaboro estas novtipa sistemo de kunlaboro, memvole estabita de la subregionaj landoj. Tio konformas al la tendenco de la rapida disvolviĝo de regiona integreco kaj al la komuna deziro de regionaj landoj, kiuj volas fortigi reciprokprofitan kunlaboron. De post la unua kunveno de ŝtatgvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro en marto de la kuranta jaro, efektivigo de la rezultoj rapide progresis. Ĉinio volas klopodi kun landoj laŭlonge de Mekongo, inkluzive de Kamboĝo, por puŝi Lancang-Mekongan Kunlaboron al la nova periodo de ampleksa efektivigo per la 2a kunveno.

Sokhonn diris, ke Lancang-Mekonga Kunlaboro estas rezulto de la komuna deziro de la subregionaj landoj. Ĉinio ludas kernan rolon en la kunlaboro. Kamboĝo volas striktigi kunlaboron kun diversaj landoj por sukcesigi la 2an kunvenon.

Rusaj gvidantoj ĉeestis civilan funebran ceremonion por mortigita ambasadoro al Turkio, Andrey Karlov, ĵaŭde en la konstruaĵo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin, ĉefministro Dmitry Medvedev, prezidantoj de ambaŭ parlamentaj ĉambroj Valentina Matviyenko kaj Vyacheslav Volodin, ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, kaj oficialuloj el la prezidenta administracio, parlamentaj deputitoj kaj diplomatoj ĉeestis la ceremonion.

Karlov estis pafmortigita lunde en ekspozicio de arto en la turka ĉefurbo Ankaro.

Lavrov transdonis al la familio de Karlov la medalon Ruĝa Stelo de la Heroo de Rusio, la plej altan premion de la lando, aljuĝitan postmorte al la ambasadoro.

Ĵaŭde vespere la siria armeo deklaris, ke ĉiuj restaj ribeluloj en la siria norda urbo Alepo estis retiritaj kaj la registara armeo komplete reakiris la urbon.

Ĉefkomandanto de la registara armeo diris en la deklaro, ke la venko estas grava turnopunkto de la kontraŭterorisma batalo de Sirio kaj ankaŭ grava bato al terorismaj grupoj kaj iliaj subtenantoj kaj metis bazon por la venonta agado elimini ĉiujn terorismajn grupojn en la siria teritorio kaj liberigi la tutan landon.

La retiro el Alepo komenciĝis posttagmeze de la 15a de decembro laŭ loka tempo. Antaŭe oni prognozis, ke entute 15 000 homoj, inkluzive de 4 000 armitaj ribeluloj, evakuos Alepon. Sed laŭ freŝa taksado, pliiĝis la nombro. Ĝis la mateno de la 16a de decembro pli ol 8 000 homoj, inkluzive de la ribeluloj kaj iliaj familianoj, jam retiriĝis el la urbo. Sed poste pro malobservoj de la interkonsento, iam stagnis la evakuo.

La Korea Demokratia Popola Respubliko ĵaŭde refoje kondamnis la rezolucion, adoptitan de la Sekureca Konsilio de la Unuĝintaj Nacioj en la fino de novembro, pri sankcioj por plua limigo al ĝiaj nukleaj kaj misilaj programoj.

Direktoro de la Departemento de Traktato kaj Juro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la lando diris en deklaro, ke nek la sankcioj de la UN nek sendependaj sankcioj povas efiki sur la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiu jam fariĝis nuklea kaj spaca potenco.

La direktoro kondamnis la nove adoptitan rezolucion, dirante, ke la rezolucio sen ia ajn leĝeco senbride atencas la suverenecon de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La deklaro diris, ke la legitima memdefenda rimedo de la Korea Demokratia Popola Respubliko por defendi ĝian dignon kaj gravajn rajtojn kaj protekti veran pacon kontraŭ la ĉiam pliiĝanta minaco de nuklea milito el Usono estas la leĝa rajto de suverena ŝtato.

La Korea Demokratia Popola Respubliko asertis, ke ĝi disvolvas nuklean kapablon kaj misilan teknikon nur por lukti kontraŭ la pliiĝanta minaco el Vaŝingtono kaj aliaj malamikaj fortoj.

La irakaj kontraŭterorismaj trupoj anoncis, ke ĵaŭde en la orienta urbo Mosol okazis eksplodo de aŭtobombo, kiu mortigis almenaŭ 25 homojn, inkluzive de civiluloj kaj sekurecgardistoj, kaj vundis 10 aliajn.

Anonima oficiro el la kontraŭterorismaj trupoj diris al raportistoj, ke post la eksplodo, la kontraŭterorismaj trupoj tuj blokis stratojn ĉirkaŭ la okazejo kaj kontrolis aŭtojn eble kun eksplodaĵoj.

Mosol, la dua plej granda urbo en Irako, estas okupata de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato ekde junio de 2014. Ĝi estas la lasta iraka urbo sub la regado de la Islama Ŝtato kaj ankaŭ estas la stabejo de tiu grupo. La 17an de oktobro ĉi-jare, la iraka registaro deklaris komenci ĝeneralan ofensivon al Mosol.

Lastatempe en la sud-afrika urbo Durbano prezidanto de la Afrika Unio Dlamini-Zuma publikigis mesaĝon pri stato de la unio, montrante atingojn akiritajn de Afriko en la disvolvado kaj solvendajn demandojn. Li vokis al la afrika popolo kune labori por krei pli prosperan kaj pli belan Afrikon.

Dlamini-Zuma diris, ke Afriko ne estas plu la tiel nomata senespera kontinento, nek devas esti konsiderata kiel ŝarĝo de la homaro en evoluo. La afrikaj landoj firme efektivgos la Tagordon de 2063, planon pri longperioda disvolvado, kaj ne volas akcepti plu klaĉadon de okcidentaj landoj, kiuj ĉiam ignoras afrikajn interesojn.

Dlamini-Zuma akcentis, ke la sortoj de la afrika popolo estas strikte kunligitaj, kaj la afrikaj landoj devas rapidigi la paŝojn al integriĝo en starigo de komuna merkato, infrastruktura konstruo kaj libera fluado de loĝantoj por realigi komunan disvolvadon. Li menciis ankaŭ, ke junularo estas la estonteco de Afriko, kaj necesas pliigo de investo por la edukado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin