Novaĵoj (Decembro 27)

(GMT+08:00) 2016-12-27 17:20:04     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de decembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto telefone konversaciis kun ĝenerala sekretario de UN; kvar landoj subskribis Doganan Leĝon de Eŭrazia Ekonomia Unio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone parolis kun ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon.

Xi pozitive taksis la rolon de Ban en akcelo de mondaj paco, disvolvado kaj prospero en la pasintaj 10 jaroj kiel ĝenerala sekretario de UN kaj liajn gravajn kontribuojn por profundigi la kunlaboron inter Ĉinio kaj UN. Xi akcentis, ke sub la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, la kunlaboro inter Ĉinio kaj UN atingis novan nivelon. Ĉinio plue firme subtenos la aferon de UN, kompakte kunlaboros kun nove elektita ĝenerala sekretario António Guterres kaj antaŭenigos la rilatojn inter la du flankoj.

Ban esprimis dankon al Ĉinio pro forta subteno al li. Ĉinio ludis gravan gvidan rolon en akcelo de tutmonda daŭripova disvolva celo, suda-suda kunlaboro, helpo al evoluantaj landoj kaj traktado de klimatŝanĝiĝo.

Ĉinio marde publikigis blankan libron pri siaj spacialaj aktivecoj en 2016 kaj gravaj taskoj por la venontaj kvin jaroj.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio kaj titolita "Spacialaj Aktivecoj de Ĉinio en 2016," diris, ke Ĉinio ĉiam sekvas la principon de esplorado kaj utiligo de la ekstera spaco por pacaj celoj.

Ĝi diris, ke la ĉina registaro prenas la spacialan industrion kiel gravan parton de la nacia ampleksa disvolva strategio, kaj Ĉinio akiris grandajn atingojn de post la starigo de la spaciala industrio en 1956. Ekde 2011, Ĉinio spertis glatan efektivigon de gravaj projektoj, inkluzive de kunhoma kosmoflugado, luna esplorado, la navigada sistemo Beidou kaj altdifina terobserva sistemo.

Laŭ la blanka libro, en la venontaj kvin jaroj, Ĉinio plialtigos la bazajn kapablojn de sia spaciala industrio kaj plifortigos esploradon en ŝlosilaj kaj pintaj teknikoj. Ĉinio ankaŭ efektivigos plu gravajn projektojn, inkluzive de kunhoma kosmoflugado, luna esplorado, la sistemo Beidou, altdifina terobserva sistemo kaj nova generacio de portoraketoj.

La libro diris, ke la ĉina registaro opinias, ke ĉiuj landoj en la mondo havas egalajn rajtojn pri paca esplorado, disvolvado kaj utiligo de ekstera spaco kaj ĝiaj ĉielaj korpoj. La libro aldonis, ke spacialaj aktivecoj de ĉiuj landoj devas esti utilaj al iliaj ekonomia disvolvado kaj socia progreso kaj al la paco, sekureco, ekzistado kaj disvolvado de la homaro.

Ĉinio kaj Sao-Tomeo kaj Principeo lunde decidis restarigi diplomatiajn rilatojn. Tiutage en Pekino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigis intertraktadon kun sia samrangulo el Sao-Tomeo kaj Principeo, Urbino Botelho, kaj poste ili subskribis komunan komunikaĵon de la du landoj pri restarigo de diplomatiaj rilatoj.

Sao-Tomeo kaj Principeo, insula lando en la Golfo de Gvineo kaj iama portugala kolonio, establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio tuj post sia sendependiĝo en 1975, sed turniĝis al la regiono Tajvano en 1997.

Wang diris, ke la principo de unu Ĉinio estas konsento de la internacia komunumo kaj baza normo en internaciaj rilatoj, kaj la ĉina flanko kredas, ke Sao-Tomeo kaj Principeo sekvos la politikon de unu Ĉinio per praktika ago kaj subtenos pacan reunuigon de Ĉinio.

Ĉinio proponis, ke la du landoj klopodu por plifortigi politikan konfidon kaj amikecon inter la du popoloj kaj kunlaboron en agrikulturo, fiŝado kaj turismo.

Botelho diris, ke Sao-Tomeo kaj Principeo kompensos siajn antaŭajn erarojn kaj malfermos novan ĉapitron en duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Sao-Tomeo kaj Principeo agnoskas internacian influon kaj rolon de Ĉinio en protektado de la interesoj de evoluantaj landoj kaj ĝian subtenon al la batalo de ĉiuj afrikaj landoj por sendependeco kaj bonvenigas ĉinajn investantojn kaj turistojn por helpi ĝian disvolvadon kaj industriigon.

La pakistana ĵurnalo Dawn News lunde publikigis artikolon de fakulo, opiniante, ke kelkaj projektoj de infrastruktura konstruado sub la programo de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro alportos pozitivan influon al la komerca modelo de Pakistano.

La artikolo diris, ke unue, tiuj projektoj povas malpliigi la kostojn de landlima komerco kaj ŝanĝi la strukturon de komerca transporto, ĉar ĉefa industria bazo en norda Pakistano estas distanca de la ĉefa havenurbo Karaĉio je proksimume mil kilometroj, kaj 80% de ĝia ekstera komerco estas efektivigitaj per mara transportado, la projektoj de infrastruktura konstruado laŭ la ĉina-pakistana ekonomia koridoro evidente malpliigos la kostojn de la enlanda transportado de ekstera komerco kaj ŝparos la tempon en la norda regiono; due, tiuj projektoj fortigos la ekonomian kaj komercan ligitecon kun Ĉinio, ĉar 97% de la komerco inter Ĉinio kaj Pakistano estas efektivigitaj per mara transportado, kaj plibonigo de la aŭtovojo Karakoram kaj longigo de la trapasa daŭro de landlimaj trairejoj multe faciligos la tervojan transportadon; kaj trie, projektoj de la trafika infrastrukturo plialtigos la trafikan facilecon de Pakistano kaj reduktos la kostojn de enlanda transportado.

Lunde en la rusa urbo Sankt-Peterburgo okazis la kunveno de la plej alta konsilio de la eŭrazia ekonomia komitato, la plej alta aŭtoritato de la Eŭrazia Ekonomia Unio. Tigran Sarkisyan, prezidanto de la plenuma direktoraro de la eŭrazia ekonomia komitato, diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke ŝtatestroj el Rusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Armenio subskribis Doganan Leĝon de la Eŭrazia Ekonomia Unio. Li aldonis, ke progresinta praktika maniero de dogana trapaso estis skribita en la nove subskribitan leĝon por faciligi doganajn procedurojn.

Maksim Sokolov, rusa ministro pri transporto kaj estro de la ŝtata enket-komitato pri kraŝo de la aviadilo Tu-154 okazigis gazetaran konferencon por fari klarigon pri la enketo kaj serĉado de la kraŝinta aviadilo. Sokolov diris, ke laŭ unua juĝo, la kaŭzo de la kraŝo eble estas teknika perturbo aŭ pilota eraro.

Sokolov diris, ke disrompaĵoj de la aviadilo falis sur diversajn lokojn, kaj laŭ unua juĝo, la aviadilo kraŝis eble pro teknika perturbo aŭ pilota eraro, kaj estas fundamente eliminita la ebleco de terorista atako.

La Federacia Sekureca Servo diris tiutage, ke 150 kilogramoj da varoj en la aviadilo estis manĝaĵoj kaj medicinaĵoj, kaj ne estis aliaj milit-civilaj materialoj kaj fajraĵoj en la aviadilo, kaj la ekflugo estis konforma al reguloj. La aviadilo estis sub la protekto de landlimaj armeanoj de la Federacia Sekureca Servo, post kiam ĝi atingis la aerodromon de Soĉio. Laŭ unua juĝo, la aviadilo kraŝis eble pro eniro de fremda materialo en la motoron, uzo de malbonkvalita fuelo, pilota eraro aŭ teknika perturbo.

La saud-arabia Ministerio de Internaj Aferoj diris lunde, ke entute 2 093 saud-arabiaj civitanoj aliĝis al ĝihado en fremdaj landoj, kaj pli ol 70% de ili batalas en Sirio.

Turki Al-Faisal, proparolanto de la ministerio, diris al amaskomunikiloj, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato ekokupis grandan parton de la siria teritorio en 2014, kaj poste 1 540 saud-arabianoj sinsekve iris al Sirio por teroristaj aktivecoj.

Li diris, ke unua statistiko montris, ke aliaj 147 saud-arabianoj iris al Jemeno, kie estas stabejo de la filio de Al Qaeda en la Araba Duoninsulo, por teroristaj aktivecoj; 31 saud-arabianoj estas en Afganio kaj Pakistano, kaj 5 saud-arabianoj en Irako. Li aldonis, ke 73 saud-arabianoj estis arestitaj pro teroristaj aktivecoj en fremdaj landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin