Novaĵoj (Decembro 28)

(GMT+08:00) 2016-12-28 16:41:09     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio firme oponas ajnan oficialan kontakton de Usono kun Tajvano; Ĉinio faris grandan kontribuon al redukto de malriĉeco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj sub la Ŝtata Konsilio An Fengshan diris merkrede en gazetara konferenco, ke la problemo pri Tajvano tuŝas suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj estas la plej grava kaj sentiva demando en rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio firme oponas ajnan oficialan kontakton kaj militan ligitecon inter Usono kaj Tajvano, kaj tiu ĉi starpunkto estas eksplicita kaj konsekvenca.

An faris la rimarkojn en respondo al rilata demando. Li diris, ke la problemo pri Tajvano, kiu tuŝas suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, estas interna afero de Ĉinio kaj ankaŭ la plej grava kaj sentiva demando en rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio esperas, ke la usona flanko restos fidela al la politiko de unu Ĉinio kaj la principo de la tri komunaj komunikaĵoj de la du landoj kaj agos singarde en aferoj rilataj al Tajvano.

Ĉinio ĵetis paron da 0,5-metraj altdifinaj telesensaj satelitoj el la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Shanxi merkrede.

La satelitoj de la serio Super-Vizio-1 estis ĵetitaj je la 11a horo kaj 23 minutoj antaŭtagmeze laŭ pekina tempo sur la dorso de raketo Changzheng-2D. Ili povas liveri komercajn bildojn je 0,5-metra difino.

Altrangaj oficialuloj el la ses landoj laŭ Mekongo kolektiĝis marde en Pekino por ministra kunveno, promesante fortigon de kunlaboro inter leĝ-obeigaj kaj sekurecaj departementoj.

Ili kunvenis okaze de la kvina datreveno de la mekonga partenereco de leĝ-obeiga kaj sekureca kunlaboro.

La partnereco, kiu estis starigita en 2011 post la "masakro de la 5a de oktobro", kiam 13 ĉinaj ŝipanoj estis murditaj de drogaĉa bando, celas bati translandajn krimojn laŭlonge de Mekongo kaj defendi sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

Guo Shengkun, ĉina ministro pri publika sekureco, laŭdis la partnerecon kiel sukcesan paradigmon. Li diris, ke Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun ĉiuj flankoj en komuna patrolado laŭ la rivero, batalo kontraŭ terorismo, narkotaĵa regado kaj landlima administro. Li ankaŭ proponis starigon de centro de leĝ-obeiga kaj sekureca kunlaboro laŭ Mekongo por dividi informojn kaj kunordigi agadojn.

Marde la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj la Malriĉec-Mildiga Oficejo de la Ŝtata Konsilio publikigis "Raporton pri Malriĉec-Mildigo kaj Disvolvado de Ĉinio en 2016". La raporto diras, ke laŭ kriterio de la Monda Banko, de 1981 ĝis 2012, la nombro de malriĉuloj en la mondo malkreskis je 1 100 milionoj, dum Ĉinio reduktis 790 milionojn da siaj malriĉuloj, t.e., 71, 82% de la tutmonda nombro.

La raporto diras, ke danke al Ĉinio, la tutmonda indico de la homara disvolvado atingis la nivelon de 2014 pli frue je du jaroj. Ĉinio kontribuis al 45,6% da kresko de loĝantoj havantaj plibonigitajn trinkakvajn fontojn dum la periodo inter 1990 kaj 2014 en la tuta mondo.

Elektita usona prezidento Donald Trump marde nomumis Thomas Bossert kiel sian asistanton pri enlanda sekureco kaj batalo kontraŭ terorismo, montrante sian devontigon al sendanĝereco kaj sekureco de la lando.

Trump diris en deklaro, ke Bossert estas sperta pri la komplekseco de enlanda sekureco, batalo kontraŭ terorismo, kaj retsekurecaj defioj. Li estos valora aktivo por ilia administracio.

La deklaro diris, ke Bossert, kiu servis kiel la vickonsilisto pri nacia sekureco por prezidento George W. Bush, konsilos al Trump pri demandoj rilataj al enlanda sekureco, batalo kontraŭ terorismo, kaj retsekureco. La deklaro aldonis, ke la rolo de Bossert, kiu estis ludita de vickonsilisto pri nacia sekureco en antaŭaj administracioj, estis levita kaj estos sendependa disde konsilisto pri nacia sekureco.

Bossert koncentros atentojn al enlandaj kaj translandaj sekurecaj prioritatoj, dum konsilisto pri nacia sekureco Michael Flynn fokusiĝos pri internaciaj sekurecaj defioj.

Prezidanto de la filipina Ĉambro de Reprezentantoj Pantaleon Alvarez alvokis, ke la Kongreso komencu enketon pri raporto de amaskomunikiloj, ke iama usona ambasadoro al Filipinoj Philip Goldberg komplotis pri eksigo de prezidento Rodrigo Duterte.

La ĵurnalo Manila Times marde citis rimarkojn de bone informita homo en sia raporto, ke Goldberg detale planis kiel eksigi prezidenton Duterte kaj prezentis sian planon al la Ŝtata Departemento. Laŭ raporto, li vokis al la usona registaro fleksi Duterte kaj fine eksigi lin per kombinaĵo de sociaj, ekonomiaj kaj diplomatiaj rimedoj.

Alvarez diris marde, ke rilataj raportoj, se ili estus veraj, ne nur kaŭzos seriozan influon al politika stabileco, ekonomia kaj socia arkitekturoj de Filipinoj, sed ankaŭ alportos gravajn sekvojn al rilatoj inter Filipinoj kaj Usono.

Alvarez aldonis, ke pro graveco de la akuzo de amaskomunikiloj, li petis la Kongreson komenci enketon por konstati, ĉu estas bazoj de la akuzo. Li emfazis, ke iu ajn komploto pri eksigo de prezidento Duterte estas suspektata pri atenco kontraŭ la suvereneco de Filipinoj.

Marde proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova faris komenton pri la nove aprobita usona leĝprojekto pri defenda buĝeto de la financa jaro 2017, kritikante Usonon, ke ĝia elektebla starpunkto en batalo kontraŭ terorismo estas malica.

Zakharova diris en la komento publikigita en la retpaĝaro de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ke la usona konduto estas preni ĉiun sekurecan intereson kiel la centron. Tio estas tre evidente videbla en la agado en Afganio kaj la kontraŭterorisma agado en Sirio. Tia elektebla starpunkto estas malica de la komenco.

Zakharova kritikis Usonon, ke ĝi liveris armilojn al siriaj ribeluloj. Ŝi diris, ke tio rekte minacas sekurecon de rusaj armeanoj kaj personaro de la rusa ambasadorejo en Sirio. La usona ago estas "malamika".

Marde la supera juĝejo de Istanbulo, la plej granda urbo de Turkio ekjuĝis suspektatojn partoprenintajn en la sensukcesa puĉo.

Laŭ raporto, marde antaŭtagmeze la 22-a kriminala tribunalo de Istanbulo pridemandis 29 suspektatojn akuzitajn pri malplenumo de la ordono de prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj ne rezisto kontraŭ la ŝtatrenverso en la 15a de julio. Se ili estos konviktitaj, 21 el ili estos kondamnitaj al dumviva mallibereco kaj la 8 aliaj kondamnitaj al 8 ĝis 15 jaroj da mallibereco.

Estis la unua fojo, ke Istanbulo juĝis suspektatojn pri la sensukcesa puĉo.

Entute 248 homoj estis mortigitaj kaj preskaŭ 2 200 aliaj vunditaj dum la sensukcesa puĉo en la 15a de julio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin