Laŭ informo de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, CRRC Zhuzhou-a Lokomotivo-kompanio Limigita de Ĉinio kaj ĉeĥa privata fervoja kompanio subskribis en Prago interkonsenton.
La ĉeĥa flanko anoncis aĉeti de la ĉina tri grandrapidajn vagonarojn en la totala valoro de pli ol 20 milionoj da eŭroj. Tio markas ke grandrapidaj trajnoj de Ĉinio eniris por la unua fojo en la merkaton de Eŭropa Unio.