Novaĵoj (Decembro 29)

(GMT+08:00) 2016-12-29 16:21:06     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke blanka libro de Ĉinio detalas celojn por pli efika transport-reto; rusa ambasadorejo en Sirio estis refoje bombardita. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio planas konstrui kompletan sistemon de transporto, kun pli rapida, pli verda kaj pli sekura reto por oferi pli efikajn servojn al la publiko antaŭ 2020, laŭ blanka libro publikigita ĵaŭde.

La blanka libro, titolita Disvolvado de Transporto de Ĉinio, retrorigardis la grandegajn ŝanĝojn de la sektoro en pasintaj jardekoj kaj fiksis celojn por plivastiĝo en la venontaj jaroj.

La dokumento publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke la sektoro devas rapidigi la paŝojn de disvolvado, kaj plene ludi la bazan rolon kiel avangardo por finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj antaŭ 2020.

La blanka libro diris, ke antaŭ 2020, Ĉinio plilongigos funkciantan altrapidan fervojon ĝis 30 000 kilometroj, kunligante pli ol 80% de siaj grandaj urboj. La lando ankaŭ renovigos 30 000 kilometrojn da rapidaj aŭtovojoj kaj liveros asfaltitajn kaj cementitajn ŝoseojn kaj busservojn al administraciaj vilaĝoj kun la necesaj kondiĉoj, kaj poŝtservo estos disponigebla al ĉiuj vilaĝoj.

En la pasintaj jardekoj okazis grandegaj ŝanĝiĝoj al la transport-reto de Ĉinio, precipe la fervoja sektoro. Kiam la Ĉina Popola Respubliko fondiĝis en 1949, la totala longo de la tutlandaj fervojlinioj kalkuliĝis al nur 21 800 kilometroj, kaj duono de ili estis paralizita. Danke al serio da reformoj en postaj jaroj, la longo de funkcianta fervojo atingis 121 mil kilometrojn antaŭ la fino de 2015, inkluzive de 19 000 kilometroj da altrapida fervojo.

Merkrede la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke tiutage teroristoj dufoje bombardis la rusan ambasadorejon en Damasko de Sirio. Neniu estis vundita aŭ mortigita en la atako.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke rusaj ambasadorejo kaj diplomatoj en Sirio sinsekve estis minacitaj de tiuj partioj de ĉirkaŭurbo de Damasko, kiu estas regata de ribelulaj militantoj kaj ekstremisma organizo.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu merkrede raportis, ke tiutage Turkio kaj Rusio konkludis interkonsenton pri militpaŭzo inter la siria registara armeo kaj la opoziciuloj en la tuta lando. La interkonsento celas vastigi la militpaŭzon de Aleppo al la tuta lando.

La interkonsento kovras ĉiujn regionojn, en kiuj okazas bataloj inter la registara armeo kaj la opoziciuloj, kaj laŭ plano la militpaŭzo estas valida ekde la noktomezo de merkredo. Iuj amaskomunikiloj diris, ke la du flankoj de la konflikto espereble komencos politikan intertraktadon, se la militpaŭzo estos sukcese efektivigita.

Antaŭ nelonge Turkio kaj Rusio konsentis pri okazigo de paca intertraktado kun partopreno de la siria registaro, opoziciaj reprezentantoj kaj aliaj koncernaj flankoj en la kazaĥa ĉefurbo Astano en la venonta januaro.

Merkrede vespere sud-korea novaĵ-agentejo Yonhap publikigis artikolon, kritikante japanan ĉefministron Abe Shinzo pro liaj esprimoj en vizito al Perla Haveno de Havajo. La artikolo diras, ke la asertoj de Abe montras lian retroirantan historian koncepton, sed neniun memekzamenon pri la invada historio de Japanio.

La sud-korea ĵurnalo Hankyoreh kritikis Abe Shinzo en la artikolo publikigita merkrede, ke li tute ignoris respondecon de Japanio kiel militlanĉanto, kaj opiniis, ke la diplomatia politiko de Abe Shinzo pliseriozigos la kontraŭstaron.

Marde laŭ la loka tempo Abe vizitis la Perlan Havenon de Havajo kaj diris, ke la vizito celas realigi "historian interpacigon". Tamen li ne petis pardonon pri atako al la Perla Haveno fare de la japana armeo nek sin ekzamenis pri la agaĉo de Japanio dum la Dua Mondmilito.

Usona ŝtatsekretario John Kerry diris merkrede, ke nur du-ŝtata solvo povas realigi justan kaj longedaŭran pacon inter Israelo kaj Palestino.

Kerry diris en gazetara konferenco en Vaŝingtono, ke pro senĉesaj terorismaj, perfortaj kaj demagogiaj paroloj en la palestina-israela regiono kaj daŭra vastigo de judaj setlejoj, la du-ŝtata solvo al la palestina-israela konflikto falis en krizon. Li diris, ke la malakordo inter Israelo kaj la araba mondo ne povas esti solvita, se Israelo serĉus unu-ŝtatan solvon anstataŭ la du-ŝtatan, ĉar por palestinanoj, la unu-ŝtata solvo kreos obstaklojn al ilia disvolvado.

Dum la 70-minuta parolado Kerry kelkfoje vokis al la gvidantoj de Palestino kaj Israelo subteni la du-ŝtatan solvon kaj tre malofte kritikis israelan ĉefministron Benjamin Netanyahu pri forta antaŭenigo de konstruado de judaj setlejoj. Li diris, ke Netanyahu publike esprimis subtenon al la du-ŝtata solvo, tamen li formis la plej dekstran registaron en la historio de Israelo, kiu pli forte sin dediĉas al konstruado de judaj setlejoj sur la okupata palestina teritorio ol ĉiuj antaŭaj registaroj de la lando.

La niĝerlanda Ministerio de Internaj Aferoj marde publikigis avizon, dirante, ke 30 batalantoj de la ekstremisma grupo Boko Haram en la sudorienta provinco Diffa lastatempe kapitulacis al la registara armeo de Niĝerlando.

Niĝerlanda ŝtata ministro kaj ministro pri internaj aferoj Mohamed Bazoum diris, ke 30 junuloj aliĝintaj al la grupo Boko Haram lastatempe kapitulacis al defendaj kaj sekurigaj trupoj en la provinco Diffa, kaj ili estos pardonitaj kaj revenos al la socio.

Laŭ sekureca departemento de la lando, tiuj kapitulacintoj inkluzivas 26 virojn kaj 3 virinojn el Niĝerlando kaj unu virinon el Niĝerio. Ili estas loĝigitaj en milita bazo en la provinco Diffa.

Koaliciaj trupoj el Niĝerio, Niĝerlando, Ĉadio kaj Kamerunio komencis grandskalan operacon de ekstermado kontraŭ Boko Haram en Niĝerlando kaj Niĝerio en la fino de julio. Loka privata televido raportis, ke pli ol cent membroj de Boko Haram pretas forlasi la ekstremisman grupon.

Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon merkrede bonvenigis la enoficiĝon de nova federacia parlamento de Somalio kaj urĝis la parlamenton subteni la tendencon de la voĉdona procezo.

En deklaro publikigita de sia proparolanto, Ban petis la parlamenton trakti urĝajn leĝdonajn prioritatojn, inkluzive de ellaboro de permanenta konstitucio de Somalio.

Li ankaŭ vokis al la aŭtoritatoj rapide plenigi ĉiujn aliajn vakantajn sidlokojn en la parlamento kaj certigi, ke la sidlokoj rezervitaj por virinoj estas plenigitaj de virinoj. Li aldonis, ke ajna malregula ago, misuzo, aŭ mistraktado raportita de la federala kaj ŝtata voĉdonaj organoj devas esti plene solvita por konservi la fidindecon de la procezo.

Entute 284 novaj membroj de la malsupra kaj supra ĉambroj de la somalia federacia parlamento enoficiĝis marde en la ĉefurbo Mogadiŝo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin