Fokusoj de la Semajno (Dec. 30)

(GMT+08:00) 2016-12-30 10:33:18     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Sao-Tomeo kaj Principeo lunde decidis restarigi diplomatiajn rilatojn. Tiutage en Pekino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigis intertraktadon kun sia samrangulo el Sao-Tomeo kaj Principeo, Urbino Botelho, kaj poste ili subskribis komunan komunikaĵon de la du landoj pri restarigo de diplomatiaj rilatoj.

Sao-Tomeo kaj Principeo, insula lando en la Golfo de Gvineo kaj iama portugala kolonio, establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio tuj post sia sendependiĝo en 1975, sed turniĝis al la regiono Tajvano en 1997.

Wang diris, ke la principo de unu Ĉinio estas konsento de la internacia komunumo kaj baza normo en internaciaj rilatoj, kaj la ĉina flanko kredas, ke Sao-Tomeo kaj Principeo sekvos la politikon de unu Ĉinio per praktika ago kaj subtenos pacan reunuigon de Ĉinio.

Ĉinio proponis, ke la du landoj klopodu por plifortigi politikan konfidon kaj amikecon inter la du popoloj kaj kunlaboron en agrikulturo, fiŝado kaj turismo.

Botelho diris, ke Sao-Tomeo kaj Principeo kompensos siajn antaŭajn erarojn kaj malfermos novan ĉapitron en duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Sao-Tomeo kaj Principeo agnoskas internacian influon kaj rolon de Ĉinio en protektado de la interesoj de evoluantaj landoj kaj ĝian subtenon al la batalo de ĉiuj afrikaj landoj por sendependeco kaj bonvenigas ĉinajn investantojn kaj turistojn por helpi ĝian disvolvadon kaj industriigon.

Ĉinio marde publikigis blankan libron pri siaj spacialaj aktivecoj en 2016 kaj gravaj taskoj por la venontaj kvin jaroj.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio kaj titolita "Spacialaj Aktivecoj de Ĉinio en 2016," diris, ke Ĉinio ĉiam sekvas la principon de esplorado kaj utiligo de la ekstera spaco por pacaj celoj.

Ĝi diris, ke la ĉina registaro prenas la spacialan industrion kiel gravan parton de la nacia ampleksa disvolva strategio, kaj Ĉinio akiris grandajn atingojn de post la starigo de la spaciala industrio en 1956. Ekde 2011, Ĉinio spertis glatan efektivigon de gravaj projektoj, inkluzive de kunhoma kosmoflugado, luna esplorado, la navigada sistemo Beidou kaj altdifina terobserva sistemo.

Laŭ la blanka libro, en la venontaj kvin jaroj, Ĉinio plialtigos la bazajn kapablojn de sia spaciala industrio kaj plifortigos esploradon en ŝlosilaj kaj pintaj teknikoj. Ĉinio ankaŭ efektivigos plu gravajn projektojn, inkluzive de kunhoma kosmoflugado, luna esplorado, la sistemo Beidou, altdifina terobserva sistemo kaj nova generacio de portoraketoj.

La libro diris, ke la ĉina registaro opinias, ke ĉiuj landoj en la mondo havas egalajn rajtojn pri paca esplorado, disvolvado kaj utiligo de ekstera spaco kaj ĝiaj ĉielaj korpoj. La libro aldonis, ke spacialaj aktivecoj de ĉiuj landoj devas esti utilaj al iliaj ekonomia disvolvado kaj socia progreso kaj al la paco, sekureco, ekzistado kaj disvolvado de la homaro.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu merkrede raportis, ke tiutage Turkio kaj Rusio konkludis interkonsenton pri militpaŭzo inter la siria registara armeo kaj la opoziciuloj en la tuta lando. La interkonsento celas vastigi la militpaŭzon de Alepo al la tuta lando.

La interkonsento kovras ĉiujn regionojn, en kiuj okazas bataloj inter la registara armeo kaj la opoziciuloj, kaj laŭ plano la militpaŭzo estas valida ekde la merkreda meznokto. Iuj amaskomunikiloj diris, ke la du flankoj de la konflikto espereble komencos politikan intertraktadon, se la militpaŭzo estos sukcese efektivigita.

Antaŭ nelonge Turkio kaj Rusio konsentis pri okazigo de paca intertraktado kun partopreno de la siria registaro, opoziciaj reprezentantoj kaj aliaj koncernaj flankoj en la kazaĥa ĉefurbo Astano en la venonta januaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin