La avio Tupolev-154 provis sin alterigi sur maro

(GMT+08:00) 2017-01-01 17:05:29     Redaktoro:Xiong Linping

La 25an de decembro rusa avio Tupolev-154 frakasiĝis ie en la Nigra Maro apud la urbo Sochi, Rusio. Neniu el 92 enaviaj homoj travivis la akcidenton. Laŭ la rusa ĵurnalo Kommersant de la 26a de decembro, la Federacia Sekureca Servo de Rusio proklamis, ke ĝi jam trovis vidinton. Tiu asertis, ke la piloto, antaŭ ol la aviadilo akcidentis, verŝajne penprovis devigite alterigi sian maŝinon sur maro.

Unu el la vidintoj estas membro de la marborda gardtrupo de la marlima armeo sub la Federacia Sekureca Servo. Kiam la pasaĝera aviadilo kraŝis, li estis ĝuste en tiu ĉi akva regiono kaj vidis la tutan evoluon de la kraŝo. Laŭ tiu ĉi policano, la aviadilo, post ekflugo de aerodromo, ne supren glisis plu, sed abrupte impetis al mara surfaco; ŝajnas, ke ĝi intencis devigite alteriĝi sur maro.

Sed li asertis, ke, laŭ la normo de devigita alterigo, la aviadilo agas tre strange en la aero: la kapo de la aviadilo ne nature leviĝas, kvazaŭ ĝiaj postaj radoj sin apogus al motorbiciklo; nur momenteton poste la vosto de la aviadilo tuŝas la surfacon de maro, kaj tuj rapide sinkas.

Laŭ la priskribo de la policano fakulo komentis, ke la akcidento de la avio Tupolev-154 koncernas mismanipuladon de piloto.

Pli frue serĉantoj trovis partojn de la aviovosto kaj de la motoroj en la mara loko, kie la aviadilo kraŝis. Kaj cetere, ĉe la aviovosto elakvigita restas spuroj de detruo, kiuj donas informon, ke la skipo provis alterigi la aviadilon sur maro.

La rusa defendministrejo indikis, ke ĉiuj rompopecoj trovitaj jam estas elakvigitaj al bordo kaj poste transportitaj al enketa sekcio. La ministrejo diris: "Nur post kiam fakuloj faros analizadon pri la flug-registrilo, t.e. nigra skatolo, oni povos rezoni la kialon de la aerakcidento. Nun specialaj ranhomoj estas traserĉantaj sub la akvo dum 24 horoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin