Monda natura kaj kultura heredaĵo--- Monto Taishan

(GMT+08:00) 2017-01-03 10:48:17     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

La monto Taishan, unu el kvin sanktaj montoj de Ĉinio, situas proksime al la orienta marbordo, en la urbo Tai'an, Shandong-provinco. Oni povas atingi la lokon per aviadilo, vagonaro aŭ aŭtobuso de Jinan, la provinca ĉefurbo.

La monto Taishan, 1 540 metrojn super la marnivelo, estas simbolo de alteco kaj majesto. Ekde antikva tempo la ĉinoj kutime uzadas esprimojn kiel "firma kiel la monto Taishan" kaj "tiel peza kiel la monto Taishan". Sur la monto troviĝas multnombraj grandiozaj montpintoj kaj krestoj, pinoj kaj cipresoj jarcentojn maljunaj, belegaj temploj kaj mirindaj akvofaloj. Ekde la 3-a jarcento a.K. imperiestroj kutimis vojaĝi ĉi tien por preĝi al la Ĉielo, kaj beletristoj kaj kleruloj dediĉis al la monto Taishan multajn poemojn kaj epigrafojn laŭdante ties belecon.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin