Partoprenu en la kampanjo!

(GMT+08:00) 2017-01-09 16:40:48     Redaktoro:Pluveta

Por ke junaj aktivuloj en Afriko povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tian eblecon ili bedaŭrinde ne havas pro vizaj problemoj kaj financaj limigoj. Pro tio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) decidis veni kun sia ĉefa evento al Afriko kaj organizi interkapabligan projekton. Restas do solvebla parto - kolekti financajn rimedojn por venigi aktivulojn de afrikaj landoj al la evento. Kaj pro tio kreiĝis ĉi tiu kampanjo! Jen la detaloj:

Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas aranĝo dum kiu, ofte por la unua fojo, renkontiĝas junaj esperantistoj de la tuta mondo. Oni havas eblecon konatiĝi, trejniĝi, interŝanĝi spertojn kaj ideoj pri junulara Esperanto-movado. Dum la IJK oni povas senti bonegan etoson – homoj venas tien por kune ĝui, laboiri, ekkonii unu la alian. Internacia Junulara Kongreso ne malofte estas tiu evento, kiu difinas, ke ni estos esperantistoj por tuta vivo.

Por ebligi al afrikanoj havi tian sperton, kiu eblas en IJK, en 2009 TEJO alprenis strategian decidon pri okazigo de sia kongreso en Afriko. Ĉi tiu plano realiĝos en 2017 – la kongreso okazos en Togolando. Lige kun la tio estis preparita projekto „aejk – afrika-eŭropa junulara kapabligo" kies buĝeto estas pli ol 140 mil eŭroj. Ĝiakadre interkapabliĝos signifa grupo de aktivuloj el kelkaj afrikaj kaj eŭropaj landoj. La projekto konsistas interalie el 4 renkontiĝoj, sed ĝia kerna punkto estos sufiĉe grandskala evento okazonta dum IJK en Togolando. Tio evidente donas grandajn eblojn, sed ankaŭ signifas du defiojn.

La unua defio estas propra financado de la projekto. De la Eŭropa Komisiono per la programo Erasmus+, la projekto ricevis subvencion, kiu estas ĉirkaŭ 130 mil eŭroj. Tamen TEJO devas ankaŭ mem kontribui per sumo, kiu estas nebagatela, ĉar temas pri pli ol 13 mil eŭroj. La dua defio estas certigo de la sama eblo ankaŭ al aktivuloj el aliaj afrikaj landoj, kiuj ne partoprenas en la projekto (por alikontinentaj aktivuoj haveblas alia programo –Partoprenu en IJK). Por venigi al IJK efektive reprezentan grupon de ĉirkaŭ 10 aktivuloj el diversaj afrikaj landoj, necesas ĉirkaŭ 12 mil eŭroj. Feliĉe, ni ne komencas de nulo. Danke al malavereco de esperantistoj ni kolektis jam parton de la celata sumo, kiu estas 25 mil eŭroj. Ceteron ni ŝatus kolekti pere de ĉi tiu kampanjo.

Nia ĉefa celo estas, ke la afrika IJK estu afrika ne nur per tio, ke ĝi okazas en ĉi-tiu kontinento, sed ĉefe per tio, ke vastskale partoprenu ĝin junaj Esperanto-aktivuloj de la tuta kontinento. Tial ni sin turnas al vi, al esperantistoj kaj amikoj de nia ideo helpi al junaj Esperanto-aktivuloj el Afriko ricevi tiun nemaltrafeblan sperton. Subtenu la kampanjon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin