Novaĵoj (Januaro 10)

(GMT+08:00) 2017-01-10 17:18:03     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de januaro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun sia zimbabva paralelulo; Ĉinio efektivigis komercan portoraket-ĵeton. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Lunde en la ŝtata gastejo Diaoyutai, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun zimbabva prezidento Robert Mugabe.

Xi Jinping diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Zimbabvo estas rezulto de la batalo de la dulandaj popoloj por nacia liberigo kaj estas kune kreita de prezidento Mugabe kaj la maljuna generacio de ĉinaj gvidantoj. Ĉinio neniam forgesos la malnovan amikon. La ĉina flanko aprecas firman subtenon de Zimbabvo en demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de Ĉinio.

Mugabe diris, ke li tre ĝojas refoje viziti Ĉinion. Ĉinio longtempe helpis Zimbabvon kaj aliajn afrikajn landojn en ekonomia kaj socia disvolvado. Zimbabvo volas daŭre profundigi kunlaboron kun Ĉinio en infrastruktura konstruo kaj agrikulturo.

Vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dimanĉe en Lusako, ke Ĉinio plifortigos industrian kooperadon kun Zambio kaj helpos la landon altigi la kapablon de sendependa disvolvado.

Dum intertraktado kun sia zambia samrangulo Harry Kalaba, Wang priparolis Zambion kiel ĉiuveteran amikon de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio estas la dua plej granda komerca partnero de Zambio kaj ankaŭ ĝia ĉefa fonto de eksteraj investoj.

Wang rimarkigis, ke ekde la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en decembro de 2015, investado kaj komerca kunlaboro inter la du landoj montris rapidan kreskon meze de malrapida reprosperiĝo de la tutmonda ekonomio. Li diris, ke Ĉinio volas koncentri siajn penojn sur efektivigon de la grava interkonsento atingita de la du ŝtatestroj kaj helpos al Zambio industriigi la landon kaj modernigi agrikulturon kaj ŝtatan reg-kapablon. Ĉinio ankaŭ fortigos kunlaboron kun Zambio en industria produktkapablo kaj helpos plu transformi la terĉirkaŭitan landon en trafikan nodon kaj loĝistikan centron kaj altigi ĝian kapablon de sendependa disvolvado. Wang aldonis, ke Ĉinio kaj Zambio havas similajn starpunktojn pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj kaj devas plifortigi kunordigon kaj kunlaboron per duflankaj kaj plurflankaj kanaloj por garantii la komunajn interesojn de ambaŭ landoj kaj aliaj evoluantaj landoj.

Kalaba diris, ke Zambio dankas Ĉinion pro ĝia helpo kaj rigardas Ĉinion kiel la plej fidindan strategian partneron. Li ankaŭ esprimis kontenton pri progreso en pragmata kunlaboro inter la du landoj en la lastaj jaroj. Li diris, ke Zambio volas pli strikte kunlabori kun Ĉinio por renovigi kaj revigligi la tanzania-zambian fervojon, kiu estis konstruita kun ĉina helpo en la 1970-aj jaroj, por ke ĝi ludu gravan rolon en la industriiga procezo de la lando kaj la regiona ekonomia integriĝo.

La portoraketo Kuaizhou-1A (KZ-1A) lunde sendis tri satelitojn al la kosmo en sia unua komerca misio.

La raketo, portanta tri satelitojn, pafiĝis el la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio je la 12a horo kaj 11 minutoj lunde posttagmeze laŭ pekina tempo.

Kuaizhou-1A estis evoluigita el la raketo Kuaizhou-1 per plibonigo de akomodebleco. Ĝi estas malmultekosta solid-fuela portoraketo kun alta fidindeco kaj mallonga preparperiodo kaj estis dezajnita por ĵeti malalt-orbitajn satelitojn pezantajn malpli ol 300 kilogramojn.

La plej alta gvidanto de Irano Ayatollah Seyyed Ali Khamenei, prezidento Hassan Rouhani kaj aliaj gvidantoj de la lando esprimis funebron pro la forpaso de eksa prezidento Ayatollah Akbar Hashemi Rafsanjani.

En kondolenca mesaĝo, Khamenei nomis Rafsanjani sia malnova amiko, malnova kunbatalanto kaj malnova kolego. Li diris, ke li estas profunde afliktita pro la forpaso de la malnova amiko, kun kiu li laboris 59 jarojn, kaj iam ili unuanime reagis al diversaj defioj sur la vojo de la islama revolucio.

Tiutage prezidento Rouhani diris lastan adiaŭ al la restaĵoj de Rafsanjani. Li diris, ke kiel batalisto Rafsanjani prenis sur sin gravan respondecon dum la periodo de la islama movado ĝis la venko de la islama revolucio kaj montris nekompareblan saĝon dum la irana revolucio kaj postmilita rekonstruo. Eĉ ĝis la lasta momento li sin dediĉis por helpo al la plej alta gvidanto kaj fieris pri la nacio kaj la islama revolucio de Irano. Rouhani vokis al ĉiuj irananoj, precipe junuloj iri plu sur la vojo de Rafsanjani kaj puŝi la islaman revolucion de Irano al pli alta nivelo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas profundan kondolencon al Irano pro la forpaso de eksa prezidento Rafsanjani. Li alte taksis la kontribuojn de Rafsanjani al duflankaj rilatoj inter Irano kaj Ĉinio.

Portugala eksprezidento kaj fondinto de la Socialista Partio Mario Soares mortis pro malsano en la 7a de januaro. Lunde en gazetara konferenco proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke Ĉinio funebras pro la morto de Soares.

Lu diris, ke Soares estis elstara politikisto kaj gvidanto de Portugalio, kaj li ankaŭ estis malnova amiko de Ĉinio. Soares faris gravajn kontribuojn al la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Portugalio kaj al solvado de la makaa problemo. Ĉinio funebras pri la morto de Soares kaj esprimas sinceran kondolencon al liaj familianoj.

Vizitanta ĉina vicministro pri eksterlandaj Aferoj Zhang Ming sabate laŭdis la nunan stabilecon en Libano post la elektiĝo de Michel Aoun kiel prezidento kaj formiĝo de la nova registaro sub ĉefministro Saad Hariri.

Li esprimis la ĉinan subtenon al Libano, instigante libanajn aŭtoritatojn fortigi rilatojn inter la du landoj.

La ĉina oficialulo faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun prezidento Aoun en Baabda-palaco. Li transdiris al Aoun mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping, esprimante rezolutecon de la ĉina registaro fortigi duflankajn rilatojn kun Libano.

Laŭ deklaro de la gazetara oficejo de la prezidentejo, Aoun diris dum la renkontiĝo, ke kulturaj interŝanĝoj povas kunigi la du popolojn. La libana prezidento aldonis, ke kunlaboro inter la du landoj devas esti plifortigita, ĉar Ĉinio jam fariĝis la plej granda komerca partnero de Libano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin