Funkcias nova projekto EKPAROLU

(GMT+08:00) 2017-01-11 14:34:05     Redaktoro:Pluveta

Edukado.net diskonigis la informon, ke ekde la 4-a de januaro funkcias sia nova projekto EKPAROLU, kiu celas doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informiĝi pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj; vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj kaj fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon.

EKPAROLU estas programo ene de edukado.net, kreita surbaze de la ideo faciligi kontakton inter du flankoj, nome nevoj/nevinoj (komencintoj) kaj onkloj/onklinoj (speciale trejnitaj esperantistoj), por ke ili trovu unu la aliajn kaj povu havi skajpajn parolsesiojn. Post 150 provsesioj kaj seriozaj planado kaj konstruo de facile administrebla kaj uzebla programaro, Edukado.net ebligas al komencintoj havi 10 senpagajn parolsesiojn.

Edukado.net volonte akceptas pliajn GEONKLOJN, kiuj post mallongaj testado kaj trejnado povus paroligi la GENEVOJN. Tio estas bona okazo spertiĝi pri distanca instruado kaj esti utila en la enmovadigo de novuloj. Interesiĝantoj trovu informojn en la projektopaĝo. Komencintoj, kiuj ŝatus profiti el servoj de Edukado.net estas bonvenaj.

Subtenintoj finance kunlaboris por la realigo de tiu projekto, kaj novaj subtenantoj povos kontribui por ĝia evoluigo. Pliaj informoj ĉe la paĝo de EKPAROLU!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin