Wang Kupeng: La Sonĝo de la Papilio----Intervjuo al juna televid- kaj film-verkisto

(GMT+08:00) 2017-01-11 11:16:57     Redaktoro:Mirinda

                                                                                                                                                   intervjuita de Alessandra Madella

Wang Kupeng naskiĝis en 1993 en la provinco Henan en norda Ĉinio. Li studis muntadon ĉe la Artkolegio de Kunming, kaj daŭrigas nun tiun studadon en la Yunnan-a Normala Universitato. Kurso ĉe la Artkolegio precipe helpis Lin kompreni la diferencon inter simpla verkado kaj verkado por moviĝantaj imagoj. Verkante rakonton oni povas esplori profundajn sentojn, sed televid- film-verkado celas unue al vida kaj aŭda reprezentado. Ĉiu vorto gravas tiu cele. Nun Li laboras al ttt-serio en Pekino, kaj la reĝisoro Shi Jierui ofte afable invitas lin, ke li klarigi siajn signifojn al la aktoroj kaj al la teknikistoj. Tiu permesas respektoplenan kunlaboron. Kelkfoje li ankaŭ devas ŝanĝi scenon por praktikaj kialoj, kiel ekzemple por malaltigi produktokostojn aŭ por en-filma produkto-varbado. Ekzemple, li devis enkonduki magian spegulon—per kiu oni povas malproksime paroli kiel per poŝtelefono—kiel komercan varbadon por iu komputila programo. Aliaj kaŝitaj anoncoj estas por Tencent, la internacia kompanio de la socia medio QQ. Ĝi produktas kaj distribuas la serion pere de servo simila al la usona Netflix.

Pri la temo de lia serio por la film- televida verkado li konigis:

"Temas pri la klasikaj ĉinaj fantomfebeloj kunmetitaj de detektiva rakontado. La titolo estas la Magia Bestoj en la Maĝonga Domo . En Ĉinio estas multaj maĝongaj domoj, kie ludi ĉi tradician ludon dum trinkante teon ktp. Mia heroo posedas magian maĝongaron, kaj liaj helpantoj estas du monstroj en homa formo, kiuj venas rekte el antikvaj ĉinaj legendoj. Ili ne vere deziras fariĝi homoj, sed nur sin miksi perfekte al la homa mondo. Ilia maĝonga domo funkcias ankaŭ kiel detektiva agentejo. Kaj ĉiu epizodo basiĝas sur nova kazo, kiun ili devas kune solvi."

Q: Ĉu vi publikigis fikciojn antaŭ ol iĝi televid-verkisto?

" Mi skribis mian unuan sciencfikcion kiam mi estis 12-jaraĝa. Multaj el miaj amikoj estas eldonistoj kaj ili multe kuraĝigis min pri televid-verkado. Dum la lastaj du jaroj mi skribis por Pekina eldonejo. Ili donis al mi la nomon "Magia Princo," por mia talento verki magiajn rakontojn. Mi plejparte skribas por junuloj, uzante rapidan ritmon kaj kompleksajn intrigojn plenplenajn je surprizigaj turnoj. Harry Potter estis granda influo kiam mi estis pli juna.

Q: Ĉu vi sentas vin proksiman al aliaj junaj verkistoj kaj televid-verkistoj?

A: Mi sentas min proksiman al aliaj junaj verkistoj kaj televid-verkistoj kiuj strebas proksimigi nian ĉinan tradician heredaĵon al juna sentemo. Tio inkluzivas pli malfermitan manieron pensi pri malfacilaj temoj, kiel ekzemple samseksamo aŭ genraj roloj. Mi sentas apartan kunligon al iu specifa verkistino, Xiao Ji Xiang Tian. Verdire, ŝi eble estas ino, sed neniu certas pri ŝia sekso kaj aĝo. Ŝia stilo similas al mia kaj ŝiaj temoj same venas el ĉina kulturo. Ekzemple, unu el ŝiaj plej bonaj rakontoj temas pri la ŝipo, kiu portas la animoj de la mortintoj trans la riveron de la alia mondo. Kompare kun verkistoj de la malnova generacio, nia tono estas malpeza, ĉar ni vivas en pli malfermataj tempoj. Dank'al tiu etoso, mi volas daŭre labori en Ĉinio post diplomiĝo, kiel verkisto kaj televid- aŭ film-verkisto. En Pekino ĉiuj eblecoj koncentriĝas kaj ĉiuj luktas por siaj revoj. Sed mi ne forgesas la lecionon de akcepto de malplimultaj kulturoj, kiun mi lernis en Yunnan kaj kiu espereble ĉiam travideblas en miaj rakontoj.

Q: Ĉu estonte vi volus labori en malpli komerca film-verkado?

A: Mi esperas ke mia komerca televid- kaj film-verkado preparos min por io alia. Mi admiras filmojn, kiuj pritraktas realajn problemojn kaj ebligas sociajn ŝanĝojn. Ekzemple, la korea filmo Fandejo de la regisoro Hwang Dong-hyuk helpis reskribi la korean leĝon pro pli bone protekti handikapajn gejunulojn el misuzo.

Mi ankaŭ volas pli funde pripensi la daoistan nocion ke nia vivo estas parto de universa naturo. Ankaŭ por ĉi maĝonga serio mia subkuŝanta inspiro estis la sonĝo de la papilio de la daoista mastro Zhuangzi. Ĉu li estis fakte sonĝanta pri papilio, aŭ ĉu li mem estis nur sonĝo de papilio? Mi verkas magiajn rakontojn, sed mi volas ligi ilin kun la reala mondo. La paralela universo, kiun mi priskribas, povas tiel iĝi formo de kritiko, ĉar ĝi pensigas la spektantojn pri ilia vivo en aliaj terminoj. Mia filma modelo en tiu senco estus Komenco de Christopher Nolan.

Q: Ĉu eblas prezenti ĉinan kulturon al internacia spektantaro?

A: Iuj filmoj estis tre sukcesaj pri tio. Mi pensas precipe al Adiaŭ, mia korteg-amatino de la ĉina reĝisoro Chen Kaige. La direktoro donis voĉon al la intimaj sentoj de la plejmulto, kiujn tamen neniu kuraĝis diri. La identigo kun la aktoroj en la mondo de ĉina opero estis tiel forta ke spektantoj ĉie povis kompreni iliajn motivojn. Sed mi ankaŭ admiras la japanajn kartunojn de Miyazaki Hayao, kiu uzas la leĝereco de la animacia formo por esprimi surprize profundajn signifojn. Li estas senrivala mastro, kiu atingis internacian spektantaron pere de tradicia kulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin