Memoriga muzeo en franca urbo Montargis

(GMT+08:00) 2017-01-12 16:49:34     Redaktoro:Selena

Montargis estas malgranda urbo de Francio, 100 kilometrojn sude de Parizo. Por francoj, la loko estas nur pejzaĝa pitoreskejo, sed por ĉinoj ĝi estas loko, kie amase koncentriĝis ĉinaj studentoj, kiuj kaj studis kaj laboris en la frua periodo de la 20a jarcento; multaj ĉinaj famuloj, ekzemple Deng Xiaoping lasis siajn piedsignojn en la malgranda urbo. Por konservi la historion, oni starigis la memorigan muzeon. En la 27a de aŭgusto de 2016 ĝi oficiale malfermiĝis al la publiko. Ĉina ambasadoro en Francio, Zhai Jun, prezidanto de la regiono de Centro-Valo de Luaro, François Bonneau, kaj Hu Henghua, reprezentanto de estro de Hunan-provinco Du Jiahao, ĉeestis kaj faris paroladon en la ceremonio.

La muzeo situas en la numero 15 de la strato Raymond Tellier, kiu estis loĝejo de ĉina revolucia pioniro Li Shizeng. Estro de Hunan-provinco Du Jiahao vizitis la domon dum oficiala vizito en Montargis. Tiam li konsideris aĉeti la malnovan domon kaj transformi ĝin al memoriga muzeo. La propono estis efektivigita danke al la konsento de la loka registaro.

Hu Henghua, estro de Changsha, ĉefurbo de Hunan-provinco, kiel reprezentanto de la estro de Hunan-provinco, faris parolon en la ceremonio. Li diris, ke la memoriga muzeo faros kontribuon por amikeco de la du landoj.

"La memoriga muzeo, kiun ni starigis en la malnova loĝejo de ĉina revolucia pioniro Li Shizeng post cent jaroj, estas fenestro kaj ponto starigita de la du popoloj por konservi kaj profundigi la amikecon de la ĉinaj kaj francaj popolanoj."

Ekspozicio en la muzeo prezentas la historion de ĉinaj studentoj studantaj kaj laborantaj en Francio en la 20aj jaroj de la pasinta jarcento kaj iliajn kontribuojn, precipe de tiuj el Hunan-provinco, de la Xinmin-Instituto, iniciatita de Mao Zedong. Ni ankaŭ povas vidi fotojn kaj skribaĵojn pri klopodoj kaj bataloj de ĉinaj gravuloj Zhou Enlai kaj Deng Xiaoping por fondo de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĉina ambasadoro Zhai Jun en sia parolo akcentis la gravecon de la sperto por tiuj gravulojo.

"Multaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, inkluzive de Zhou En'lai kaj Deng Xiaoping, studis en Francio, kaj la aparta sperto donis gravan influon al ili en ilia revolucia movado. En tiu senco, Montargis estas startpunkto de ilia revolucia vojo, de tie ili komencis plani la novan Ĉinion kaj ĝian disvolvadon."

Kun kiaj celoj, tiuj revoluciaj pioniroj studis en Francio? Ankaŭ iliaj postuloj havas tian demandon. Li Yingnan, unu el la postuloj, konigis al ni la respondon.

"Iliaj vivkondiĉoj estas diferencaj, tamen ĉiuj havas same patriotan fervoron, t.e trovi la vojon por savi la landon kaj liberigi la popolanojn el la mallumo."

La revo por savi la patrolandon ricevis subtenadon en la franca urbo Montargis, kiu malfermis sian pordon al ĉinaj studentoj en la 20aj jaroj de la pasinta jarcento. Urbestro de Montargis Jean-Pierre Door klare memoris la historion. Kiam ĉina ŝtata vicministrino Liu Yandong vizitis Montargis en 2014, ili esprimis la komunan aspiron pri establo de la muzeo.

"Mi klare memoris, ke dum vizito de sinjorino Liu Yandong en Montargis en 2014, ni esprimis la komunan volon por starigi iun memorigan muzeon, kie la historio pri studado de ĉinaj studentoj en Montargis estu bone konservata."

La historio estas ankaŭ neforgesebla por lokaj loĝantoj. En 2014 ĉina ŝtata vicministrino Liu Yandong vizitis Montargis ĝuste por ĉeesti la ceremonion, ke la placo antaŭ trajnostacio estis nomumita kiel "Placo Deng Xiaoping". La nova signo de la urbo estis nomumita per nomo de iu ĉina gravulo, kaj tio estas tre bona simbolo de la amikeco inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin