Zhang Jincan: mi volas servi la specialajn muzikistojn el la mondo

(GMT+08:00) 2017-02-14 16:58:33     Redaktoro:Li Lu

En la Shanlao hutong(strateto) de Pekino troviĝas muzika klubo DDC, kiu estas la mallongigo de anglaj vortoj "Dusk Dwan Club". 69 estas kromnomo de Zhang Jincan, kreinto de la muzika klubo. La klubo DDC estis malfermita julie 2014, tiam 69 jam akumulis sufiĉajn spertojn en similaj kluboj en Xiamen kaj Pekino.

En la pasintaj du jaroj, la klubo DDC helpis pli ol 783 muzikajn grupojn el diversaj landoj en la mondo fari kantprezentojn. Zhang Jincai kutimas lerni la historon, kulturon, kutimon de la landoj, el kiuj la muzikgrupoj venas. Zhang Jincan diris, ke li neniam iris eksterlanden, tamen dank al la lernado li povas flue kaj bone diskuti pri muziko, historio kaj kulturo de tiuj landoj en la mondo.

"Ekzemple, ĝis nun multaj muzikaj grupoj el Alĝerio, Tunizio, Israelo, Egiptio, Jemeno kaj multaj landoj de Afriko kaj Mez-Oriento venas al nia klubo por fari prezentojn, mi lernas ĉefe iliajn muzikojn kaj tradiciajn kulturojn kaj kutimojn, inkluzive de nacio, kolona historio. La elementoj ofte estas enskribitaj en iliaj muzikoj."

En Ĉinio, Zhang Jincan uzas Interreton por fari la administradon de DDC, per interreto, li ankaŭ konas multajn muzikistojn kaj amikojn el diversaj landoj.

(sono 2 Zhang Jincan)

"Mi vere estas la unua homo kiu uzas retejon por administri muzikejon, fakte mi nur aranĝas mian ĉiutagan laboron per pli scienca, efektiva, efika rimedo. Mi vidas ke multaj tradiciaj administristoj ne volas ŝanĝi, eble ili ne konas kiel fari ŝanĝon."

La slogano de DDC estas "malfermeca, multismeco, sendependeca kaj internacieca". En la pasintaj du jaroj, Zhang Jincan gvidis sian grupon kaj liveris bonajn servojn al muzikistoj, kiuj faris prezentojn en lia klubo.

"Nia klubo nur estas muzikejo, sed ni faris pli multojn ol aliaj similaj kluboj, ekzemple ni ankaŭ faras antaŭajn planojn, desegnas afiŝojn, skribas kaj tradukas artikolojn por fari propagandon. Krome, ni ankaŭ faras fotadojn kaj filmojn por muzikistoj, ĉar mi trovis ke multaj muzikistoj eĉ ne havas siajn bonkvalitajn prezentajn fotojn, do mi volas helpi ilin."

Laŭ statistiko, en la jaro 2016, la klubo sin okupis pri scenejaj aferoj 325 tagojn, organizis 383 aktivojn, servis 783 muzikistojn kun dek diferencaj muzikaj stiloj, ekzemple rokenrolo, bluso, hiphopo, ĵazo,ktp.

En la fino de 2015 Zhang Jincan kreis novan firmaon kaj nomis ĝin DDL. Li helpas ne nur fremdlandajn muzikistojn aranĝi ludajn aferojn en Ĉinio, sed ankaŭ ĉinajn muzikistojn ludi eksterlande. De la 9a ĝis la 15a, du muzikgrupoj el litovio faris prezentojn en ses urboj (Pekino,Tianjin, Shanghai, Nanjing, Hefei kaj Hangzhou) de Ĉinio.

Zhang Jincan diris, ke ŝajnas lia laboro esti multa, sed fakte ne estas malorda, li neniam ŝanĝas sian celon por bone servi muzikistojn.

En la pasintaj tri jaroj en Ĉinio, multaj kluboj malfermis kaj fermis, multaj el ili ne povis bone fari administradon. La tuta sektoro prezentas multajn problemojn. Zhang Jincan diris,

"Multaj homoj demandas, ĉu mi estas malordiganto aŭ reformanto en ĉina kluba sektoro, mi nur laboras en mia propra maniero. Krome mi ne timas erarojn kaj problemojn, mi ŝatas fari provon kaj kreadon."

Ĝis nun, la aŭskultantoj ofte atingas 400 homojn po unu prezento, la suma biletvaloro atingis milionoj da juanoj en 2016, Zhang Jincan kaj lia grupo uzis nur du jarojn por gajni la rezulton. Zhang Jincan diris, ke li havas sufiĉan fidon al la venonteco de specialaj muzikoj kaj muzikistoj, li volas bone servi la mondajn specialajn muzikistojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin