Novaĵoj (Januaro 12)

(GMT+08:00) 2017-01-12 17:52:23     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ŝtata Konsilio alvokas pli grandajn penojn por konstruado de pura registaro; Ĉinio alvokas novigon de internacia kunlaboro. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

La partia gvidgrupo de la Ŝtata Konsilio, ĉina kabineto, alvokos daŭrigon de penoj por konstruado de pura registaro kaj elradikigo de korupto.

Deklaro publikigita en merkredo diris, ke en kunveno okazigita en la lasta vendredo, la grupo substrekis efektivigon de decidoj kaj aranĝoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj kampanjojn lanĉitajn de la centra gvidantaro por elradikigo de malŝparo, burokratio kaj korupto. La kunveno estis prezidita de ĉefministro Li Keqiang, estro de la partia gvidgrupo.

La ĉeestantoj diris, ke per plifortigo de superrigardo al potenco, redukto de komplikaj kaj superfluaj formalaĵoj, plibonigo de servoj kaj aliaj penoj, la partia gvidgrupo akiris rimarkindan progreson dum la lastaj jaroj en konstruado de pura registaro.

Ili alvokis akceli klopodojn por klare difini la amplekson de rajtoj kaj devoj, montri rajtojn sub la suno kaj lasi neniun rifuĝon por korupto. Ili substrekis simpligon de administrado kaj alvokis rigoran kontrolon kaj severan punon kontraŭ korupto rilata al la publikaj interesoj, ekzemple ekspluato de resursoj, financo, malriĉec-mildigo kaj sanservo.

La Internacia Centro por Komerca kaj Daŭripova Disvolvado kaj la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj okazigis simpozion merkrede en la stabejo de la Monda Organizo pri Komerco en Ĝenevo. La ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn ĉirkaŭ la temo pri novigo kaj disvolvado. Jiang Jianguo, ĝenerala direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio, diris en parolado, ke ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ vojaĝos al Svisio por paco kaj disvolvado, por kungajna kunlaboro, por ekonomia tutmondiĝo kaj konstruado de la komunumo de komuna sorto de la homaro.

Jiang diris en sia parolado, ke en la lastaj jaroj la ĉina ekonomio eniris en la novan normalon de restrukturado kaj ŝanĝiĝo de rapido kaj movforto kaj evidentigis la tendencon de stabila kresko, kio estas enkorpigo de plibonigita popola vivo, optimumigita ekonomia strukturo kaj pli forta novigo.

Jiang diris ankaŭ, ke Ĉinio kiel evoluanta lando kun 1 300 milionoj da loĝantoj koncentras sian atenton sur disvolvadon kaj stabilecon de la nacio, kio estas granda kontribuo al la monda ekonomio. Prezidanto Xi proponis la koncepton de novig-akcela, kunordigita, verda, malferma kaj komuna disvolvado, kaj tio ne nur montris la direkton por daŭripova disvolvado de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ liveris la ĉinan solvon kaj dediĉis ĉian saĝon por disvolvado kaj reformo de la monda ekonomio.

La niĝeria registaro reasertis sian devontigon al la politiko de unu Ĉinio merkrede, dirante, ke Niĝerio sin dediĉos plu al la multjara amikeco kaj kunlaboro kun Ĉinio.

Parolante en komuna gazetara konferenco en Abuĝo kun vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, niĝeria ministro pri eksterlandaj aferoj Geoffrey Onyeama diris, ke Niĝerio faros ĉion eblan por efektivigi la politikon de unu Ĉinio kaj ĉiujn aliajn penojn, kiuj akcelas la pacon kaj bonfarton de la Ĉina Popola Respubliko.

Komuna deklaro publikigita post la gazetara konferenco montris, ke la politiko de unu Ĉinio estas ĉe la kerno de la strategia partnereco inter la du landoj. La deklaro diris, ke la registaro de la Federacia Respubliko de Niĝerio agnoskas, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika leĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion kaj Taiwan estas neforigebla parto de la ĉina teritorio. Ĝi aldonis, ke la registaroj de Ĉinio kaj Niĝerio respektas unu la alian pri suvereneco kaj teritoria integreco

Wang diris, ke la ĉina registaro dankas Niĝerion pro ĝia starpunkto kaj la lastatempaj rimedoj prenitaj de la lando. Li aldonis, ke Ĉinio reasertas sian promeson aktive disvolvi strategian partnerecon kun Niĝerio.

Merkrede en la niĝeria ĉefurbo Abuĝo ĉina ministro pri eksetrlandaj aferoj Wang Yi estis intervjuita de ĉinaj amaskomunikiloj antaŭ la fino de siaj vizitoj al kvin afrikaj landoj.

Wang diris, ke la vojaĝo komunikas al la ekstera mondo tri gravajn informojn. Li diris, ke unue, Ĉinio persistas en la tradicio direkti la unuajn vizitojn de ministro pri eksterlandaj aferoj al afrikaj landoj en ĉiu jaro, kio havas gravan politikan implicon, tio estas, ke Ĉinio ĉiam restos kune kun afrikaj fratoj; due, Ĉinio esperas, ke la afrikaj landoj fortigos sian memfidon, unuiĝos kaj helpos unu alian por reagi al diversaj defioj; kaj trie, Ĉinio volas esplori pri plibonigo de ĉina-afrika kunlaboro kune kun la afrikaj landoj. Li aldonis, ke lia vizito atingis la celojn daŭrigi la amikecon, integri ideojn, fortigi memfidon kaj profundigi kunlaboron.

Elektita usona prezidento Donald Trump merkrede agnoskis, ke Rusio efektivigis retatakon kontraŭ la Demokrata Partio de Usono dum la periodo de prezidenteca elekto de la lasta jaro. Antaŭ tio li ne volis akcepti tian juĝon de la usona sekreta servo.

Tiutage en Nov-Jorko Trump okazigis sian unuan gazetaran konferencon post la elektiĝo kiel prezidento. Li diris, ke li opinias, ke la retatako estis efektivigita de Rusio, tamen li kredas, ke delonge Usono estis atakita de multaj aliaj landoj kaj individuoj per la reto. Li kritikis la Demokratan Partion pri ĝia neglekto en antaŭgardo kontraŭ retatakoj.

Lastatempe en Afganio okazis kelkaj teroristaj atakoj. La severa situacio vekis gradan atenton de la tuta lando. Afgana ĉefadministranto Abdullah Abdullah diris lastatempe, ke pro maltrankvilo de la publiko pri sekureco, la Nacia Sekureca Konsilio taksas la tutlandan sekurecon, kaj nova taktiko pri sekureco estos lanĉita baldaŭ.

Laŭ statistikoj, de aŭgusto ĝis decembro de 2016 en la tuta lando okazis 777 atakoj, kiuj mortigis proksimume 5 887 homojn kaj vundis 4 410 aliajn. En januaro de 2017 okazis bombatakoj en la provincoj Badakshan kaj Helmand, kaj en la 10a de januaro en la ĉefurbo okazis pli ol dek eksplodoj, kiuj vundis aŭ mortigis dekojn da homoj.

Fronte al la malkvieta situacio, kelkaj departementoj de Afganio lanĉis la vintran ofensivon por bati ekstremismajn ribelulojn.

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede kondamnis per plej fortaj vortoj la teroristajn atakojn okazintajn en pluraj lokoj en Afganio, kiuj mortigis dekojn da homoj kaj vundis multajn aliajn.

Finiĝis la novaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin