Novaĵoj (Januaro 16)

(GMT+08:00) 2017-01-16 18:09:16     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto aklamis ekzemplan partnerecon inter Ĉinio kaj Svisio; Islama Ŝtato forkaptis 13 klerikojn en Afganio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jining dimanĉe atingis Bernon por ŝtata vizito al Svisio. Li ĉeestos la jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo de 2017 kaj vizitos la oficejon de UN kaj sidejojn de la Monda Organizo pri Sano kaj la Internacia Olimpika Komitato en Ĝenevo. Tio estas la unua vizito de ĉina suvereno al Svisio en la nova jarcento kaj ankaŭ la unua ĉeesto de ĉina ŝtatestro al la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo.

Xi alte taksis la ĉina-svisan partnerecon, dirante ke ĝi fariĝis paradigmo de rilatoj inter landoj de malsamaj grandecoj.

En akompano de sia svisa paralelulo Doris Leuthard, Xi faris la rimarkojn dum tekunsido sur speciala trajno de la svisa registaro dum la vojaĝo de Zuriko al Berno.

Xi aprecis la kelkjarajn klopodojn de Leuthard por profundigo de la duflanka kunlaboro en ĉiuj kampoj. Li diris, ke li ĝojas viziti Svision en la komenco de 2017 kaj ĉeesti la Mondan Ekonomian Forumon.

Xi diris, ke kiel unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue agnoskis la Ĉinan Popolan Respublikon kaj establis diplomatiajn rilatojn kun ĝi, Svisio ludis la gvidan rolon en disvolvado de kunlaboro kun Ĉinio kaj starigis multajn rekordojn de "unuaecoj" en tiu ĉi procezo. Li citis, ke Svisio la unua sur la eŭropa kontinento subskribis kaj efektivigis liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio kaj membriĝis al la de Ĉinio proponita Azia Infrastruktura Invest-Banko. En 2016, Svisio, la unua kaj ununura lando, starigis strategian partnerecon de novigo kun Ĉinio.

Xi diris, ke dum sia vizito, li volas fari profundan intertraktadon kun prezidanto Leuthard kaj aliaj svisaj gvidantoj por riĉigi partnerecon, kaj akceli kunlaboron en ĉiuj kampoj.

Li aldonis, ke Ĉinio, kiu havas similan opinion kun Svisio pri multaj internaciaj aferoj, deziras labori kun la eŭropaj landoj por plibonigi ilian kunordigon en internaciaj aferoj. Li rimarkigis, ke Ĉinio instigas pli kaj pli da ĉinaj turistoj vojaĝi al Svisio. Ĉinio, kiu gastigos la Vintrajn Olimpikojn de 2022, volas antaŭenigi kunlaboron kun Svisio en disvolvado de vintraj sportoj.

Leuthard dankis Xi por lia elekto de Svisio kiel la celloko de unua ŝtata vizito en 2017, dirante, ke la decido prezentas la gravecon atribuitan de Ĉinio al Svisio. Ŝi diris, ke Svisio volas antaŭenpuŝi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj. Ĉinio estas influa lando en la mondo, kaj la internacia komunumo atendas aŭskulti la eksplikon de Xi pri ĉinaj politikoj en la Monda Ekonomia Forumo, kiam la mondo alfrontas multajn necertecojn nun.

La ĉina prezidanto faros ĉeftonan paroladon en la malferma ceremonio de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en mardo por dividi opiniojn de la monde dua granda ekonomio pri tutmondiĝo.

Proparolanto de la ĉina Ĝenerala Administracio de Doganejoj Huang Songping diris lastatempe en gazetara konferenco, ke en 2016 la totala valoro de duflanka komerco inter Ĉinio kaj Rusio kalkuliĝis al 459,15 miliardoj da juanoj, pli multe je 8,7% ol tiu en la antaŭa jaro; la favora saldo por Ĉinio atingis 33,49 miliardojn da juanoj, 2,5-oble pli multe.

Huang diris, ke en 2016 la totala valoro de duflanka komerco inter Ĉinio kaj Rusio kalkuliĝis al 459,15 miliardoj da juanoj, pli multe je 8,7% ol tiu en la antaŭa jaro; la kvanto de ĉinaj eksportoj al Rusio kalkuliĝis al 246,32 miliardoj da juanoj, je 14,1% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro; dum la ĉinaj importoj el Rusio kalkuliĝis al 212,83 miliardoj da juanoj, je 3,1% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro.

Danke al la gvidado de la du ŝtatestroj, senĉese profundiĝis la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Rusio. La du landoj alte fidis unu la alian politike kaj kondukis vastan kunlaboron en ekonomio kaj komerco kaj striktajn interpopolajn interŝanĝojn.

Proparolanto de la afgana orienta provinco Nangarhar, Attaullah Khogiani, diris dimanĉe, ke radikaluloj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato forkaptis 13 klerikojn el religia lernejo en la distrikto Haski Mina de la provinco.

Khogiani diris al raportistoj, ke dimanĉe matene tiuj klerikoj estis forkaptitaj de membroj de la grupo Islama Ŝtato, kiam ili ekzamenis lernantojn de la religia lernejo.

La proparolanto aldonis, ke tiam pli ol 200 knaboj estis ekzamenataj. Nun koncernaj departementoj klopodas por liberigi ilin.

Erik Solheim, plenuma direktoro de la Medi-Programo de Unuiĝintaj Nacioj kun Najrobio kiel sia stabejo, aprecis la decidon de Ĉinio, ke ĝi malpermesos prilaboradon kaj komercon de eburaj produktoj. Li diris, ke tio estas unu el la plej gravaj kaj pozitivaj decidoj pri protekto de sovaĝaj bestoj de kelkaj jaroj.

Solheim diris dum intervjuo de raportistoj, ke li tre ĝojas pri tiu ĉi decido de la ĉina registaro, ĉar ĝi tuj efikos sur la protekto de afrikaj elefantoj, kaj ĉiuj devas apreci la decidon de Ĉinio.

Lastatempe la Ĝenerala Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio publikigis la anoncon pri haltigo de prilaborado kaj komerco de eburaj produktoj. Laŭ la anonco, prilaborado kaj komerco de eburaj produktoj estos laŭgrade haltigitaj antaŭ la 31a de decembro de 2017.

Solheim aldonis, ke pliiĝas la influo de Ĉinio sur Afriko, ĉar oni povas vidi ne nur aktivecojn de Ĉinio en komerco, investado kaj infrastruktura konstruo, sed ankaŭ ĝiajn klopodojn en protekto de sovaĝaj bestoj.

La sudana registaro dimanĉe decidis refoje pluvalidigi la unuflankan militpaŭzon inter ĉiuj konfliktantaj regionoj por ses monatoj.

Sudana prezidento Omar al-Bashir anoncis tiutage en kunveno de la kabineto, ke la registaro decidis pluvalidigi sian unuflankan militpaŭzon por ses monatoj en la ŝtatoj Blua Nilo kaj Sud-Kordofano kaj la regiono Darfuro. Li emfazis, ke la registaro plenumos siajn promesojn pri efektivigo de la rezultoj de la nacia dialogo. Li aldonis, ke la pordo al subskribo de dokumentoj de la nacia dialogo restas malferma al ĉiuj opozicioj.

En 2011 la sudana registaro komencis militon kontraŭ la ribela grupo la Norda Sekcio de la Sudana Popola Liberiga Movado. En junio de 2016 Bashir anoncis kvar-monatan unuflankan militpaŭzon.

Dimanĉe en Parizo okazis konferenco pri mezorienta paco, iniciatite de Francio. Reprezentantoj el preskaŭ 70 landoj kaj internaciaj organizoj publikigis komunan deklaron post la konferenco, dirante, ke estas bezonataj urĝaj rimedoj por inversi la malbonan situacion, kiu ne utilas solvi konfliktojn de Palestino kaj Israelo, por antaŭenpuŝi Palestinon kaj Israelon realigi justan, longdaŭran kaj ĉiu-flankan pacon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin