FM-radio fermiĝos en Norvegio

(GMT+08:00) 2017-01-16 09:09:42     Redaktoro:Xiong Linping

La 5an de januaro la brita ĵurnalo Daily Telegraph raportis, ke en la sekva semajno Norvegio fariĝos lando, kiu la unua fermos frekvencmodulan (FM) radion, kaj brave marŝas al la cifereca. Tiun agon de Norvegio iuj landoj strikte observas, kaj, eble, aliaj sekvos post ĝi.

Estis komentisto, kiu asertis, ke la norvega registaro tro impulsiĝis, ĉar tiu rimedo kaŭzos, ke multaj homoj ne povos, kiel kutime, ricevi alarmon tra radio, precipe tiuj du milionoj da aŭtouzantoj, kiuj ankoraŭ ne ekipis sian aŭton per cifereca sonfrekvenca aparato. Ankaŭ inter la progresa partio el la reganta koalicio aperis kontraŭstara voĉo, kiu opiniis, ke nun ne estas konvene fermi la frekvencmodulan elsendon, ĉar ankoraŭ ekzistas pli ol miliono da norvegaj familioj, kiuj aŭskultas nur en frekvencmodula radio, – kio portos problemon de sekureco.

La donitaĵo lastmonate publikigita de la norvega ĵurnalo Daily Journal montras, ke nun 66% de la norvegoj malkonsentas pri tiu rimedo, nur 17% ĝin subtenas, kaj aliaj ankoraŭ ne prezentis sian opinion. Malgraŭ tio, la parlamento aprobis la definitivan decidon ĉesigi la funkcion de la frekvencmodula disaŭdigo, ĉar la cifereca reto, en samaj kostoj, povas malfermi pli da kanaloj.

Ole Joergen Torvmark, direktoro de la Cifereca Elsendradio, opiniis, ke estos kelkaj landoj, kiuj metos al fino FM-radion sekvante la paŝojn de Norvegio; la transirado ĉe Norvegio de la frekvencmodula radio al la cifereca estas ekscito por aliaj landoj.

Svisio planas komenci en la jaro 2020 similajn paŝojn, kaj Britio kaj Danio ankaŭ nun konsideras tiun agon. Proparolanto de la brita cifereca elsendejo diris, ke, se la kvanto de cifereca aŭskultado atingos 50%, Britio aplikos ciferecan funkcion.

La 11an de januaro Norvegio komencos plenumi la decidon fermi la FM-radion en la norda urbo Bodoe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin