La urbeto Puqian

(GMT+08:00) 2017-01-17 11:10:08     Redaktoro:Selena

El: Zhou Yiling/DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al / DFICPress)

La urbeto Puqian, troviĝanta en ekstreme norda parto de la urbo Wenchang, Hainan-provinco, rigardas al la maro en oriento, okcidento kaj nordo. Ĝiaj areo estas 134,7 kvadrataj kilometroj kaj marbordo longa je 38 kilometroj. La urbeto apud maro kaj haveno havas prosperan fiŝadon. En la urbeto troviĝas pluraj vidindejoj, kaj inter ili la antikva strato kaj submara vilaĝo estas plej famaj.

Haveno de la urbeto Puqian estas la fiŝkapta- kaj komerca haveno kun longtempa historio, kiu estis ekspluatata kaj uzata dum la dinastio Ming (1368-1644). Tiama registaro establis navigan urbeton en la haveno por rezisti kontraŭ japanaj piratoj, militemuloj kaj kontraŭleĝaj komercistoj kaj tiel protekti la teritorion. La haveno okupis gravan rolon de la dinastio Ming (1368-1644) ĝis la komenca periodo de Respubliko de Ĉinio (1912-1949).

El: Xiong Yijun/DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al / DFICPress)

La antikva strato ĝuas grandan famon pro la prospera haveno. La strato konstruiĝis en 1895. Ĝi havas krucan formon kaj etendiĝas je pli ol 180 metroj norde-suden. Dum la prospera periodo cirkulis famo en la loko: kuri de loko al loko ne estas tiel bona kiel veni al la urbeto Puqian kaj la urbo Haikou.

La submara vilaĝo, troviĝas en la golfo inter la haveno Dongzhai kaj la urbeto Puqian. Ĝi malleviĝis pro la granda tertremo en 1605. Laŭ historia registro, tiam 72 vilaĝoj sinkis en maron je 3 ĝis 4 metroj kaj tiel estigis la vidindaĵon. En majo kaj junio de ĉiu jaro, post malfluso neklare videblas tiuj vilaĝaj restaĵoj. En ordinaraj tagoj oni povas vidi kelkajn antikvajn aĵojn ĉe la marbordo post malalta tajdo. Tio estas ununura historia restaĵo, kiu formiĝis pro sinkado de terkrusto ŝuldata de tertremo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin