Novaĵoj (Januaro 17)

(GMT+08:00) 2017-01-17 17:45:48     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Svisio konsentis fortigi rilatojn kaj oponi protektismon; almenaŭ 32 homoj pereis pro kraŝo de turka kargoaviadilo en Kirgizio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Svisio lunde promesis bone disvolvi sian novigeman strategian partnerecon kaj kune oponi komercan protektismon.

Dum intertraktado inter vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia svisa paralelulo Doris Leuthard, la du landoj ankaŭ konsentis integri siajn respektivajn disvolvajn strategiojn kaj fortigi kunlaboron en antaŭenigo de la ĉina iniciato de la Zono kaj Vojo

Xi diris, ke la ĉina-svisa rilato fariĝis modelo de amikeco kaj kunlaboro inter landoj, kiuj estas diferencaj laŭ socia sistemo, disvolviĝa stadio kaj grandeco. Ĉinio volas labori kun la svisa flanko por pli bona disvolviĝo de la rilatoj. La prezidanto proponis, ke la du landoj plifortigu kunlaboron kaj interŝanĝojn en pli vastaj kampoj, inkluzive de politiko, komerco, financo, ciferecigo, inteligenta fabrikado, industria produktkapablo, kulturo kaj edukado. Xi aprecis la svisan flankon pro ĝia partopreno en la fondo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj ĝia subteno al la iniciato de la Zono kaj Vojo, kiu celas konstrui komercan kaj infrastrukturan reton kunligantan Azion kun Eŭropo kaj Afriko per la antikvaj komercaj itineroj. La prezidanto diris, ke Ĉinio volas diskuti pri kunlaboro kun Svisio en infrastruktura konstruado, asekuro kaj aliaj kampoj por kune antaŭenigi la iniciaton.

Leuthard diris, ke la du landoj konservas sanajn rilatojn ekde la starigo de diplomatiaj ligoj kaj havas similajn vidpunktojn pri multaj aferoj koncernaj al internaciaj paco kaj disvolviĝo. La svisa flanko volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio, komerco, financo, novigado, kulturo kaj turismo.

La saman tagon, Xi intervidiĝis kun prezidanto de la svisa Nacia Konsilio Jurg Stahl kaj prezidanto de la Konsilio de Ŝtatoj Ivo Bischofberger en Berno lunde.

Xi diris, ke disvolvado de la ĉina-svisaj rilatoj plene indikas, ke nur se la du flankoj respektas siajn respektivajn sociajn sistemojn kaj elekton de disvolvaj vojoj, egale traktas unu la alian kaj kunlaboras en reciprokprofita kaj kungajna vojo, la duflankaj rilatoj certe povas senĉese disvolviĝi.

Xi akcentis, ke en la pasintaj jaroj la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio subtenis striktajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la svisa parlamento, kaj tio ludis gravan rolon por sana kaj stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio laŭdas la svisan parlamenton pro ĝia pozitiva rolo en subskribo de la liberkomerca interkonsento inter la du landoj.

Stahl kaj Bischofberger esperis, ke la leĝdonaj organoj de la du landoj plifortigos interŝanĝojn kaj kunlaboron, klopodos por disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj kune antaŭenpuŝos kunlaboron en ekonomio kaj komerco, eduko, energiefiko kaj konstruado de la "Zono kaj Vojo".

Tiutage Xi kaj lia svisa paralelulo Leuthard renkontiĝis kun reprezentantoj de la svisa ekonomia rondo.

Xi montris, ke la subskribo kaj efektivigo de liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Svisio stimulis la duflankan kunlaboron en ekonomio, komerco kaj investado. Li diris, ke dum lia vizito la du flankoj subskribos plurajn kunlaborajn interkonsentojn, kio alportos novajn ŝancojn kaj aldonos novan movforton por la ekonomia kaj komerca kunlaboro.

Leuthard diris, ke dum sia hasta restado en Svisio, prezidanto Xi aparte renkontiĝis kun reprezentantoj de la sivisa ekonomia rondo, kio montris lian altan atenton al la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj. Azio okupas tre gravan pozicion en la ekstera komerco de Svisio, kaj Ĉinio jam fariĝis la plej granda partnero de Svisio en Azio. Svisio, kiu la unua el la okcidentaj landoj agnoskis la plenan merkat-ekonomian statuson de Ĉinio, ĉiam persistas en la opinio de libera kaj malferma komerco. Svisio volas klopodi kun Ĉinio por krei kondiĉojn por plivastigo de ekonomia kunlaboro inter la du landoj.

La kirgiza Ministerio de Urĝa Situacio diris, ke kargoaviadilo posedata de iu turka aviadkompanio kraŝis proksime al la internacia flughaveno Manas de Kirgizio lunde, kaj almenaŭ 32 homoj pereis.

La ministerio diris, ke la aviadilo Boeing 747 kraŝis en la vilaĝo Dacha-Suu de la kirgiza ŝtato Chui, je 1,5 ĝis 2 kilometroj for de la kurejo de la internacia flughaveno Manas.

La aviadilo kraŝis en loĝkvartalo je proksimume la 7a horo kaj 30 minutoj matene laŭ la loka tempo. La flugo vojaĝis de Honkongo ĝis Istanbulo tra la kirgiza ĉefurbo Biŝkeko.

Kirgiza prezidento Almazbek Atambayev deklaris, ke la 17a de januaro estas la tago de funebro en la lando. La kirgiza ŝtatestro esprimis kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj ordonis doni financan helpon al la familioj kaj la vunditoj.

La siria novaĵ-agentejo raportis lunde, ke la siria registara armeo mortigis pli ol 20 fremdlandajn membrojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato tiutage en operaco en la orienta provinco Deir ez-Zor.

La raporto diris, ke tiutage la siria armeo lanĉis operacon en kelkaj lokoj de la provinco. La mortigitaj membroj de la Islama Ŝtato venis el Saud-Arabio, Tunizio kaj aliaj landoj, kaj dum la operaco la armeo ankaŭ detruis kelkajn fortikaĵojn, armilojn kaj ekipaĵojn de la Islama Ŝtato.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris lunde, ke nuligo de sankcioj kontraŭ Rusio havas neniun rilaton kun redukto de nukleaj armiloj, kaj Rusio ne volas diskuti pri redukto de nukleaj armiloj kun la okcidento.

Elektita usona prezidento Donald Trump diris al britaj amaskomunikiloj lastatempe, ke li volas gravigi interkonsenton kun Rusio pri redukto de nukleaj armiloj ol apliki sankciojn kontraŭ ĝi. Li aludis, ke se Rusio akceptus tiun ĉi interkonsenton, la usona flanko eble konsideros nuligon de sankcioj kontraŭ ĝi.

Responde al la rimarkoj de Trump, Peskov diris, ke la demando, ĉu estos nuligitaj la sankcioj kontraŭ Rusio, ne estas konsiderata de la Kremlo.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la istanbula polico lunde nokte kaptis la atakanton, kiu mortpafis 39 homojn en la urbo en la novjara tago.

La raporto diris, ke la atakanto, kiu fuĝis 17 tagojn, estis kaptita senvunda en la apartamento de amiko en la distrikto Esenyurt dum polica operaco. La amiko, kirgiza civitano, kaj tri virinoj estis arestitaj kune kun la atakanto. Polico identigis la atakanton kiel uzbekan civitanon nomatan Abdulgadir Masharipov, kiu rezistis dum la polica operaco kaj estis trovita kun sia 4-jara filo.

Masharipov estos submetita al medicina ekzameno antaŭ ol esti transdonita al la kontraŭterorisma departemento por enketo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin