Ĉinio subtenos UN ludi pligrandan rolon garantii mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon

(GMT+08:00) 2017-01-19 14:16:23     Redaktoro:Selena

Merkrede en Palaco de Nacioj en Ĝenevo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Peter Thomson, prezidanto de la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, kaj Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN. Xi emfazis, ke Ĉinio persistas sur multflanka vojo, defendas celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, subtenas la UN ludi pli grandan rolon por garantii mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon.

Thomson kaj Guterres diris, ke dum prelego en la jarkunveno de la Monda Komerca Forumo, prezidanto Xi reasertis, ke Ĉinio sin dediĉas al multflankismo, kaj tio estis alte taksita de la internacia komunumo. Tio ankaŭ estas grava garantio de la multflanka laboro de la UN. La nuna tutmonda defio bezonas komunan trakton de la internaciaj membroj. Ĉinio longtempe ludis pozitivan rolon en reago al klimata ŝanĝiĝo, malriĉec-redukto, daŭrigebla disvolvado, preventa diplomatio, packonservo kaj aliaj kampoj. La UN volas kune kun Ĉinio antaŭenpuŝi pacon kaj disvolvadon de la mondo por realigi la idealon pri konstruado de la komunumo de komuna sorto de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin