Ĉina prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino ĵaŭde posttagmeze post vizito al Svisio.
Xi faris ŝtatan viziton al Svisio, ĉeestis la jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo 2017 en Davos kaj vizitis stabejojn de internaciaj organizoj en Svisio, de dimanĉo ĝis merkredo.
La sekvantaro de la prezidanto revenis al Pekino kun li, inkluzive de lia edzino Peng Liyuan; Wang Huning, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Politik-Eplora Oficejo de la Centra Komitato; Li Zhanshu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato kaj la Sekretariejo de la Centra Komitato kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato; kaj ŝtata konsilanto Yang Jiechi.