Sekureca Konsilio de UN kondamnas suicidan atakon en Malio

(GMT+08:00) 2017-01-19 20:11:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres kaj la Sekureca Konsilio de la UN merkrede publikigis deklarojn, kondamnante la suicid-veturilan atakon en Gao, Malio.

La deklaroj estis faritaj, post kiam bombatako skuis armean tendaron, mortigante almenaŭ 50 homojn kaj vundante proksimume 60 aliajn en la norda urbo Gao merkrede.

Deklaro de la ĝenerala sekretario diris, ke Guterres kondamnas per plej fortaj vortoj la suicidan atakon kontraŭ la tendaro de la Agad-Kunordiga Mekanismo matene en Gao. La ĝenerala sekretario esprimas sian elkoran kondolencon al la malia registaro kaj la familioj de la viktimoj, la Kunordigo de Movadoj de Azawad kaj la Platformo, kaj alvokas rapidan agagon por alporti tiujn respondecajn pri la atako al justeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin