Sendito de UN al Sirio ĉeestos pacan intertraktadon en Astano

(GMT+08:00) 2017-01-20 15:55:58     Redaktoro:Yu Rongkang

La oficejo de proparolanto de la Unuĝintaj Nacioj diris merkrede, ke speciala sendito de la UN al Sirio Staffan de Mistura gvidos teamon de la UN al la baldaŭa paca intertraktado pri Sirio en la kazaĥa ĉefurbo Astano.

Ramzy E. Ramzy, adjunkto de la speciala sendito, komence estis nomumita por gvidi la teamon de la UN al la intertraktado, kiu okazos en la 23a de januaro laŭ plano.

La oficejo diris, ke pro la komplekseco kaj graveco de la demandoj supozeble levitaj en Astano, kaj pro la altranga nivelo, en kiu ĉeestos la kunvokantoj de la kunveno, la ĝenerala sekretario petis sinjoron de Mistura gvidi la teamon de la UN al la intertraktado. Ĝi aldonis, ke la ĝenerala sekretario atendas, ke la astana kunveno estos pozitiva paŝo antaŭ la rekomenco de la interna intertraktado de Sirio en Ĝenevo.

La batalhalta interkonsento estis atingita inter la siria registaro kaj la opozicioj fine de lasta jaro post intensaj diplomatiaj klopodoj de Rusio, Turkio kaj aliaj landoj. Poste estis anoncita la nova intertraktado inter la siria registaro kaj opozicioj en Astano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin