Meksika narkotaĵa kontrabandisto ekstradiciita al Usono

(GMT+08:00) 2017-01-20 15:56:50     Redaktoro:Yu Rongkang

Narkotaĵa kontrabandisto Joaquin Guzman Loera, gvidanto de la meksika kartelo Sinaloa, estis ekstradiciita al Usono merkrede posttagmeze laŭ loka tempo. Li alfrontos akuzon pri ses krimoj.

La meksika Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke tiutage la kvina komuna kriminala tribunalo de Merksik-Urbo reĵetis la apelacion de Guzman kontraŭ ekstradicio. En la 20a de majo de la lasta jaro la ministerio konsentis ekstradicii lin al Usono por akcepti kelkajn akuzojn laŭ rilataj interkonsentoj, kiuj konformas al kondiĉoj de la konstitucio, traktato pri ekstradicio kaj aliaj leĝoj. Por efektivigi interkonsentojn pri ekstradicio, la oficejo de meksika ĉefprokuroro ekstradiciis Guzman al Usono.

La usona Ministerio de Justeco tiutage publikigis koncizan deklaron, esprimante dankon al la meksika registaro pro ĝia kunlaboro por certigo de sekura ekstradicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin