Internacia komunumo alte taksas prelegon de ĉina prezidanto en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2017-01-20 15:58:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la altnivelan kunvenon pri konstruado de la komunumo de komuna sorto de la homaro kaj faris ĉeftonan prelegon, amplekse eksplikante la ideon de la komunumo de komuna sorto.

La plano pri konstruado de la komunumo de komuna sorto de la homaro kaj realigo de kungajno kaj komuna prospero gajnis altan taksadon de la internacia komunumo. Specialistoj el multaj landoj opiniis, ke la ideo kaj rilataj rekomendoj plene enkorpigis la ĉinan saĝon kaj montris la ĝeneralan volon de la homaro kaj direkton de klopodoj por serĉado de disvolva vojo de la tuta mondo.

Vladimir Matveev, ĉefesploristo de la Esplorcentro pri Strategiaj Demandoj de Nordorient-Azio kaj Ŝanhaja Kunlabora Organizo sub la Malproksim-orienta Instituto de la Rusa Akademio de Sciencoj, diris, ke la propono por konstruado de la komunumo de komuna sorto de la homaro, kiu celas realigi komunajn disvolviĝon kaj prosperon de ĉiuj landoj, gajnis altan taksadon de la plejparto de diversaj landoj.

Serba politika analizisto Dragomir Andjelkovic opiniis, ke la prelego de prezidanto Xi havas tutmondan signifon . Antikva saĝo de Eŭropo kaj Azio avertas, ke homoj devas reveni al la deirpunkto, kiam ili trovas iun aferon erara, kaj la deirpunkto por ĉiuj landoj devas esti nova modelo de internaciaj rilatoj, kaj internaciaj rajtoj kaj interesoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin