Revenu hejmen, 2017!

(GMT+08:00) 2017-01-20 20:06:23     Redaktoro:Pluveta


Karaj amikoj, mi estas Pluveta. Multaj ĉinoj hastas al siaj hejmlokoj en kelkaj tagoj antaǔ la tradicia Printempa Festo, kiu daŭras de la unua ĝis la dekkvina tago de la unua monato laǔ la luna kalendaro de Ĉinio, en tiu ĉi jaro, de la 28a de januaro ĝis la 11a de februaro laŭ la kristana erao. Ĉijare la tempodaŭro de la "printempa pasaĝertransporto" estas de la 13a de januaro ĝis la 21a de februaro 2017. Hodiaŭ ankaŭ mi revenis hejmlokon kune kune mia edzo. Mi vere scias la malfacilon por aĉeti trajnobiletojn.

Jarfina familia rekuniĝo estas delonga sopiro por ĉinoj. Pro tio en tiu periodo formiĝas la tiel nomata pinttempo de pasaĝertransporto, kiu estas humure titolita kiel grandskala homa migrado. Oni eĉ diras, ke tiuj multaj pasaĝeroj nombre egalas al la tuta loĝantaro de Afriko, Eŭropo, Ameriko kaj Oceano.

Usonaj amaskomunikiloj diras, ke la Printempa Festo de ĉinoj estas la plej grandioza aktivado de la homaro. Lastatempe CNN publikigis raporton en sia retejo, ke dum la feriado de la Printempa Festo de Ĉinio, ĉinoj eble forkonsumos pli ol cent miliardojn da usonaj dolaroj por manĝado kaj aĉetado (tio duobligos la sumon de la konsumo de usonanoj dum Dankotago), nun ili ankaŭ interrete aĉetas trajnobiletojn laŭ la rapideco de pli ol mil pagoj posekunde. Sed, nur tiam, kiam la nekalkulebla homamaso urĝas hejmen por pasigi la feriojn dum la speciala periodo por festa trafiko, evidente prezentiĝas la elstara povo de Ĉinio trakti tiom grandegajn homfluojn.

En la pasintjara transportado por la Printempa Festo, la averaĝa distanco de ĉinaj vojaĝantoj estis 410 kilometroj, ŝajnas ne longa, ĉu ne? Tamen la totala distanco atingis 1,2 miliardojn da kilometroj -- okoblo de la longeco inter la terglobo kaj la suno, kvazaŭ oni irus al Saturno kaj ferius tie.

Cetere, la grandiozeco pliiĝas, Ĉinio diris, ke en 2017 la multiĝo de vojaĝantoj atingos 2.2%. La biletvendaj haloj de la ŝoseaj kaj fervojaj stacidomoj povas mallongigi la atendan vicon per mirinda rapideco, sed, tia porfesta transportado ne nur reprezentas tian loĝistikan mirindaĵon, sed ankaŭ montras la ŝanĝiĝon de moderna Ĉinio. Multaj homoj de la novaperinta mezklaso elektas stiradi sian propran limuzinon por ferii, dume la ŝtopado de grandrapidaj ŝoseoj jam fariĝis "vidindaĵo" de ferioj. Ankaŭ multaj homoj decidas tute sin kaŝi ekster la afero: ili vojaĝas eksterlanden dum la festo. Tiu feriado estas pli kaj pli ŝatata de ĉinoj.

Karaj amikoj, bonvenon al Ĉinio, se vi interesiĝas pri la kulturo de ĉina Printempa Festo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin