Tradicia Geedziĝo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-01-25 09:04:29     Redaktoro:Pluveta


Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al la programero Ĉina Stilo. Hodiaŭ mi konigos al vi tradician geedziĝan kutimon en Ĉinio.

Tradicia geedziĝa kutimo en Ĉinio estas konsiderata kiel la fundamento de ritoj en la tradicia kulturo. Geedziĝo estas kutime grandioza okazo kun tro komplikaj formalaĵoj. Estas ok ĉefaj proceduroj de geedziĝo, inkluzive de propono pri geedziĝo, parigo laŭ naskiĝtagoj, divenado de geedzeco, sendo de fianĉdonacoj, fiksado de geedziĝa dato, urĝo pri doto, venigo de la novedzino al geedziĝo kaj plenumo de formala geedziĝa ceremonio.

La proceduro de parigo laŭ naskiĝtagoj estas procezo, en kiu la familio de la knabo petas svatistinon iri al la familio de la knabino por demandi pri ŝiaj nomo kaj naskiĝtago. Poste, la gepatroj de la knabo sendas la nomojn kaj naskiĝtagojn de sia filo kaj la knabino al sorĉisto aŭ aŭguristo por diveni, ĉu la geedzeco inter la gejunuloj estas taŭga. La antaŭdiro pri la sorto de la geedzeco estas nomata "divenado de geedzeco".

Se laŭ la ĉina astrologio la paro estas akorda kaj ambaŭ familioj konsentas pri la geedzeco, la familio de la knabo sendas fianĉdonacojn al la familio de la knabino. La fianĉdonacoj ĉefe inkludas vestojn, juvelojn, oron, arĝenton, monon kaj tiel plu. Krome, origita arĝenta monero kun la ĉina vorto "Qiu", kiu signifas proponon, estis inter la donacoj. La fraŭlina familio reciprokas per similaj donacoj, inkluzive de monero kun la ideogramo "yun", kiu signifas konsenton. Tiel, la geedzeco estas konfirmita.

Poste, la du familioj komencas fari aranĝojn pri la geedziĝo. Kiam ĉio estas preta, la familio de la knabo invitas sortodiveniston elekti geedziĝan daton, kiu laŭdire povas alporti bonŝancon al la paro surbaze de la ĉina kalendara mitologio. Post kiam la dato estas fiksita, la familio de la knabo sendas iun por informi la fraŭlinan familion. Tio estas parto de la proceduro de fiksado de la geedziĝa dato.

Dum la periodo inter fiksado de la geedziĝa dato kaj venigo de la novedzino, la familio de la knabo kutime urĝas la fraŭlinan familion sendi ŝian doton por dekoracio de la nupta ĉambro, alie la geedziĝo ne povas esti okazigita je la fiksita dato. Urĝite, la fraŭlina familio komencas pretigi la doton, kaj ĝi estas sendita al la familio de la knabo en elektita dato. La kvanto kaj kvalito de la doto decidos la venontan statuson de la junulino en la familio de ŝia edzo.

Venigi la novedzinon al geedziĝo kaj plenumi la formalan ceremonion estas en la sama tago, kio estas la kulmino de la tuta geedziĝa procezo. En la geedziĝa tago, la familio de la novedzo venigas la novedzinon al la geedziĝo per nupta portoseĝo akompanata de edziĝofesta procesio. Kun eksplodo de petardoj kaj ludado de muzikbando, precesio estas brua kaj ĝoja spektaklo. Post kiam la novedzino atingis la hejmon de la novedzo, la paro devas fari formalajn riverencojn. La ritoj estas nomataj ankaŭ "Riverencoj al Ĉielo kaj Tero", kaj ili estis faritaj por akiri aprobon de la geedzeco el dioj, diaĵoj, prapatroj kaj ankaŭ gepatroj, pli maljunaj generacioj, parencoj kaj najbaroj en la mortemula mondo.

Post la riverencaj ritoj, la paro eniras la nuptan ĉambron. Sekve estas ritoj, kiel ekzemple sidado sur la lito, ĵetado de nuksoj simbolantaj feliĉon kaj trinkado de la nupta pokalo. Poste, parencoj kaj amikoj al la geedziĝa ceremonio estas regalitaj per festeno. Post tio, gastoj maljunaj kaj junaj faras embarasajn ŝercojn al la novgeedzoj en la nupta ĉambro kaj ne volas foriri ĝis profunda nokto. Tiel, la geedziĝa ceremonio estis finita.

Tradiciaj geedziĝaj kutimoj en Ĉinio havas historion de kelkmil jaroj. Ili varias en malsamaj lokoj, sed ĉiam okupas gravan pozicion en la vivo de la ĉinoj, havante grandan influon sur la vivmanieron de la ĉinoj.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis ĉi-foja programero, dankon por via aŭskulto kaj ĝis la venonta fojo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin