Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi alvokas plibonigon de proviz-flanka struktura reformo; Miliono da homoj protestis kontraŭ nova usona prezidento Donald Trump. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.
Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe alvokis bonigon de la proviz-flanka strukturo por altigi la kvaliton de la ĉina ekonomio.
Xi faris la rimarkojn dum la 38-a kolektiva studo aranĝita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.
Li diris, ke antaŭenpuŝi la proviz-flankan strukturan reformon estas nepra elekto por disvolvado de la ĉina ekonomio en la nova normalo kaj ankaŭ strategio, kiu devas esti ellaborita por makroekonomia administro.
Xi diris, ke Ĉinio devas bonigi la proviz-flankan strukturon ekde la produktado por altigi la kvaliton kaj efikecon de la sistemo de provizado, grandigi efikan kaj meznivelan ĝis pintan provizadon kaj plifortigi la adaptiĝon de la proviz-flanka strukturo al ŝanĝiĝoj en postulado, tiel la ĉina ekonomio povas antaŭeniri kun bonigitaj kvalito, efikeco, egaleco kaj daŭrigebleco.
Li diris, ke nunaj limigoj al la ĉina ekonomia disvolvado estas ĉefe strukturaj problemoj ekzistantaj en provizado kaj postulado kaj la ĉefa problemo estas la kampo de provizado. Li akcentis, ke por antaŭenigi proviz-flankan strukturan reformon, Ĉinio devas bone trakti la rilaton inter registaro kaj merkato, kaj grava principo por akcelado de la reformo estas, ke la merkato ludu decidan rolon en distribuado de resursoj kaj la registaro pli bone ludu sian rolon. Li diris, ke ankaŭ la rilato inter mallonga periodo kaj longa periodo devas esti bone traktita. Li emfazis la gravecon solvi ekzistantajn elstarajn problemojn, konstrui longperiodan sistemon kaj nutri mez- kaj long-periodan motoron de ekonomia kresko.
Depost la enoficiĝo de Donald Trump kiel usona prezidento en la 20a de januaro, en pli ol 20 urboj tra la mondo, inkluzive de ĉefaj usonaj urboj, Londono, Tokio kaj Meksik-Urbo, okazis manifestacioj, protestante kontraŭ lia enoficiĝo kaj kritikante liajn asertojn pri rasismo, seksa diskriminacio kaj komerca protektismo. Laŭ statistikoj de ĝenerala organizanto de la manifestacioj, entute miliono da homoj partoprenis en la manifestacioj.
Sabate en Vaŝingtono, Nov-Jorko, Ĉikago, Los-Anĝeleso kaj aliaj lokoj okazis manifestacioj de virinoj. La procesioj konsistantaj ĉefe el virinoj postulis, ke Trump respektu rajtojn kaj interesojn de virinoj, kaj ke la nova registaro subtenu civilajn rajtojn, kontraŭstaru diskriminacion kaj ĉesigu dividiĝon de etnaj grupoj.
En la brita ĉefurbo Londono okazis grandskala manifestacio. Sabate cent miloj da homoj partoprenis en la manifestacio, inkluzive de londona urbestro Sadiq Khan. Feminisma gvidanto Sophie Walker diris, ke la manifestacio celas protesti kontraŭ rasismaj, seks-diskriminaciaj kaj antifeminismaj rimarkoj faritaj de Trump dum la elekt-kampanjo.
Cetere, ankaŭ en Sidnejo, Tokio, Meksik-Urbo, Oslo kaj aliaj urboj okazis manifestacioj kontraŭ Trump.
Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev dimanĉe estis reelektita kiel prezidanto de la reganta partio Unuiĝinta Rusio por la venonta kvinjara oficperiodo.
La rusa novaĵ-agentejo raportis, ke Boris Grizlov, prezidanto de la plej alta konsilio de la partio, publikigis la rezulton de la reelektiĝo.
Rusa prezidento Vladimir Putin servis kiel la partia prezidanto antaŭ Medvedev. La partio Unuiĝinta Rusio, fondita en 2001, nun regas 343 el la 450 parlamentaj sidlokoj de la Ŝtata Dumao, aŭ la malsupra ĉambro de parlamento, post kompleta venko en elekto en la lasta septembro.
Putin diris post la parlamenta balotado, ke homoj elektis stabilecon kaj konfidon en la registaro per voĉo por la partio Unuiĝinta Rusio fronte al riskoj kaj malfacilaĵoj.
Dimanĉe en kunveno de la sekureca kabineto, israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, ke li nuligos limigon al konstruado de judaj setlejoj en Orient-Jerusalemo. Tiutage palestina prezidentejo publikigis deklaron, kondamnante la menciitan decidon de Israelo kaj urĝante la internacian komunumon doni premon al Israelo por kiel eble plej frue efektivigi rezolucion de la Sekureca Konsilio de la UN pri la konstruado de setlejoj.
Laŭ israela ĵurnalo Gaarez, Netanyahu diris al ministroj de la kabineto, ke li nuligos ĉiujn limigojn al konstruado de judaj setlejoj en Orient-Jerusalemo. La raporto diris, ke tiuj limigoj estas efektivigitaj de la israela registaro sub premado de la usona registaro de Barack Obama. Dimanĉe la jerusalema komitato pri urbaj planado kaj konstruado aprobis konstrui 566 apartamentojn en judaj setlejoj de Orient-Jerusalemo. Tiuj setlejoj troviĝas ekstere de la "verda linio" (armistica linio de mezorienta milito 1967) de Jerusalemo.
Tiutage proparolanto de la palestina prezidentejo Nabil Abu Rdainah diris en la deklaro, ke aprobo de plivastigo de judaj setlejoj estas publika rezisto kontraŭ la rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN. En la 23a de decembro pasintajare, la Sekureca Konsilio de la UN aprobis rezolucion, reasertante, ke la israelaj aktivecoj koncernaj al konstruado de setlejoj sur la palestina teritorio malobservis la internacian leĝon, kaj urĝante Israelon ĉesigi ĉiujn rilatajn aktivecojn. Li diris, ke la palestina gvidantaro interŝanĝos opiniojn kun arabaj landoj kiel eble plej frue por efektivigi la rezolucion de la Sekureca Konsilio de la UN.
Siria ĉefministro Imad Hammis diris dimanĉe, ke lunde en la kazaĥa ĉefurbo Astano okazos intertraktado pri la siria demando, kaj la siria registaro bonvenigas ĉiujn proponojn favorajn al restarigo de paco kaj stabileco en Sirio.
Hammis diris dum intervjuo kun amaskomunikiloj, ke la siria registaro estas serioza pri la intertraktado en Astano, ĉar tio estas la unua vidalvida rekta dialogo inter la du partioj de post la apero de la siria krizo antaŭ ses jaroj. Li diris, ke la siria registaro bonvenigas ĉiujn konstruemajn proponojn, kiuj helpos restarigon de paco kaj stabileco en Sirio.
Siria prezidento Bashar al-Assad diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke la intertraktado koncernas ĉefe la militan nivelon kaj la ĉefa celo estas plibonigi la mekanismon de militpaŭzo, protekti civilulojn kaj certigi la eniron de humanitaraj helpmaterialoj en diversajn regionojn de Sirio. Krome, ĉiuj temoj de la intertraktado devas esti konformaj al la siria konstitucio.
La jemena armeo diris dimanĉe, ke la registara armeo intense batalis kun la ŝijaista grupo ĉe la haveno Mocha sur la okcidenta bordo de la lando en la pasintaj 24 horoj. La loka medicina departemento diris, ke almenaŭ 69 homoj pereis en la batalo.
Oficiro el la komandejo de la kvara militzono diris kun la kondiĉo de anonimeco, ke sub la helpo de saud-arabiaj trupoj, la jemena registara armeo avancas al la haveno Mocha kaj jam reakiris kelkajn regionojn. La oficiro aldonis, ke estas intensa batalo inter teraj trupoj, kaj la registara armeo daŭrigos la ofensivon al la haveno.