La urbeto Shuimanxiang

(GMT+08:00) 2017-01-24 11:42:46     Redaktoro:Selena

El: Xiong Yijun/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

"Shuiman" signifas tre antikvan kaj superegan en la lingvo de lioj, kaj Shuimanxiang estas la urbeto kun plej alta altitudo en la provinco Hainan. Ĝi, kiel fantazia loko for de la tumulta mondo, kviete kuŝas sub la piedo de la monto Wuzhishan. Dank' al la diverseco de tropikaj faŭnaj kaj flaŭnaj resursoj, la urbeto Shuimanxiang havas bonan medikvaliton kaj favoran klimaton, entenante pli ol 10 milojn da oksigenaj jonoj en ĉiu kuba centimetro. Ĝi estas natura oksigenejo en la insulo Hainan.

El: Xiong Yijun/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Loĝantoj en la urbeto Shuimanxiang estas modestaj kaj honestaj. Enirinte en vilaĝojn de la lioj kun longtempa historio, vizitantoj povas vidi staton de ĉiutagaj produkto kaj vivo de lioj, kiaj brodaĵofabrikado, vinfarado, muzikaĵ-ludado, medikamento-produktado kaj aliaj. Brodaĵo estas trezoro de la popola arto de lioj, kaj ĝiaj desegnoj kalkuliĝas al pli ol 120 specoj, kiuj estas kolektitaj de minoritata muzeo de la urbo Wuzhishan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin