Tradicia festivalo Shehuo de Shanxi-provinco

(GMT+08:00) 2017-01-25 11:55:34     Redaktoro:Mirinda

Dum la Printempa Festo, la plej grava tradicia festo de ĉinoj, diversaj lokoj okazigis riĉajn kulturajn aktivadojn. Inter ili la tradicia festivalo Shehuo de Shanxi-provinco estas la plej grava kaj movoplena. Dum la festivalo, centoj da homoj sur la stratoj prezentas riĉan rikoltadon kaj bondezirojn al la nova jaro.

La tradicia festivalo Shehuo estas varietea aktivado en norda Ĉinio, precipe en Shanxi-provinco kaj Shaanxi-provinco dum la Printempa Festo. Ĝi montras regionajn karakterizojn de lokaj kutimoj kaj moroj dum la festo kaj enkorpigas freneze amuzan spiriton de la popolanoj.

Inter malsamaj partoj de Shanxi-provinco diferencas karakteroj de Shehuo. En norda Shanxi, Shehuo montras kuraĝecon, fortecon kaj persistemon de tieaj loĝantoj; en suda Shanxi, Shehuo elstarigas tenerecon pri stimulo al la kulturo kaj la plej konata prezentado estas fare de gongo kaj tamburo; en la okcidenta parto, Shehuo enhavas evidentan religian koloron; en orienta Shanxi, Shehuo stimulas la kulturon kaj forton.

La opera kulturo de Shanxi-provinco estas tre populara kaj la provinco havas belan titolon "hejmloko de popola opero". Dum la Printempa Festo, la homoj reunuiĝante prezentas varieteon kaj la urbo Jinzhong estas konata pro tiu folklora arto. En Jinzhong, Shehuo originis el opero de dinastioj Qin kaj Han, populariĝis en la dinastio Tang, disvastiĝis en la dinastio Song, kaj en la dinastio Ming kaj Qing ĝi jam estis multe riĉigita je formo kaj enhavo. Kiel klasika ekzemplo de la kulturo Shehuo de Ĉinio, la urbo Jinzhong estis nomumita "Sidejo de Shehuo de Ĉinio" en 2007.

En la unua monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, teatrogrupoj de vilaĝoj faras prezentadon en diversaj lokoj. En la 15a tago de la unua monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, la teatrogrupoj salutas ĉiujn familiojn por la nova jaro. Se iuj vilaĝanoj havas feliĉajn aferojn, ekzemple geedziĝan ceremonion aŭ naskiĝon de bebo, la teatragrupoj aparte alportas bondezirojn al ili. Tiam mastro de la familio donas feliĉigajn monetojn al la teatra grupo.

Nun krom gravaj eventoj, la Lanterna Festo dum la Printempa Festo estas la fiksita momento por Shehuo. Ĉiujare urbetoj kaj vilaĝoj pendigas kolorajn lanternojn super stratoj, konstruas scenejojn kaj organizas diversajn prezentadojn, ekzemple drakodancon, leonodancon, folkloran blovinstrumentan koncerton, Jin-Operon, ktp. En la kuranta jaro la urbo Jinzhong okazigis "Karnavalan monaton de Shehuo, Ĉinio, 2017" kaj lokanoj povas ĝui serion da kulturaj aktivadoj dum unu monato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin