Novaĵoj (Januaro 26)

(GMT+08:00) 2017-01-26 16:51:39     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping urĝis fortigi armitajn fortojn; Organiza komitato de Azia Vintra Sportkunveno promesis forigi dekstrulajn librojn el hotelo APA. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde vizitis la 65an armean grupon, kiu garnizonas en Hebei-provinco, kaj donis festajn bondezirojn al oficiroj kaj soldatoj.

Xi instigis la armeon plifortigi la kapablon de la armitaj fortoj, defendi politikan honestecon kaj antaŭenpuŝi reformon kaj laŭleĝan regadon.

En la militista tendaro, Xi, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj la Centra Milita Komisiono, ankaŭ donis festajn bondezirojn al ĉiuj oficiroj kaj soldatoj de la armitaj fortoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede vespere laŭinvite telefonis al germana paralelulo Angela Merkel. La du ĉefministroj reciproke adresis bondezirojn okaze de la ĉina Printempa Festo kaj faris interŝanĝon pri komune zorgataj aferoj, inkluzive de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU kaj nuna monda kaj regiona situacio.

Li diris, ke en la pasinta jaro la du landoj bone kunlaboris, kaj la dulandaj rilatoj ĝuis grandan disvolvadon. Li aldonis, ke nuntempe la monda ekonomia situacio alfrontas pli kaj pli necertajn kaj nestabilajn faktorojn, la du landoj devas akceli liberecon kaj oportunecon de komerco kaj investo per fortigo de kunlaboro, eligi pozitivan signalon al la merkato kaj kune protekti la nunan internacian sistemon kaj ordon.

Li ankaŭ diris, ke Ĉinio alte atentas disvolvadon de la eŭropa situacio kaj volas senŝanceliĝe firme subteni la eŭropan integrecon.

Merkel diris, ke Germanio volas teni altrangulan kontatkon kun Ĉinio en la nova jaro kaj profundigi kunlaboron en la kampoj de komerco, novenergio, elektra aŭto kaj la merkato de la tria partio kaj kunlaboron en la kadro de la Grupo 20. Germanio volas plifortigi intertraktadon pri interkonsento de investado inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio.

Responde al tio, ke la janapa ĉenhotelo APA, kiu estas unu el la difinitaj oficialaj hoteloj de la 8a Azia Vintra Sportkunveno, metis dekstrulajn librojn en ĉiun ĉambron de siaj hoteloj, proparolanto de la Ĉina Olimpika Komitato lastatempe diris al raportistoj, ke la ago de la hotelo malobservas Olimpikan Ĉarton kaj preskribojn de Azia Olimpika Konsilio, serioze distordas la veron kaj damaĝas senton de la ĉina popolo kaj de la popolanoj de aziaj landoj.

Ĉinio jam postulas seriozan traktadon kun Japanio pri tio kaj sendis leteron al la Azia Olimpika Konsilio. Nun ĝenerala sekretario de la organiza komitato de la vintra sportkunveno jam sendis leteron al la Ĉina Olimpika Komitato, ke la hotelo forigos ĉiujn librojn el siaj ĉambroj, haloj kaj akceptejoj.

La 8a Azia Vintra Sportkunveno okazos en Sapporo de la 19a ĝis la 26a de februaro.

Merkrede rusa eksterlandafera ministro Sergei Lavrov donis prelegon en la ŝtata Dumao. Li diris, ke Rusio ne ŝanĝis la orientilon fortigi strategian partnerecon kun Ĉinio kaj la partnereco povas esti titolita ekzemplo de rilatoj inter respondecaj grandaj landoj en tiu ĉi jarcento.

Laŭ komuniko publikigita en la oficiala retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lavrov diris, ke estas fruktodona la disvolvo de la rilatoj kun Ĉinio, kaj plenas de konfido kaj amikeco la dulandaj rilatoj, kiuj nun sin trovas en prospera leviĝanta periodo, kaj la diplomatia kunlaborado inter Rusio kaj Ĉinio en UN kaj en aliaj flankoj estas la grava faktoro por konservado de la monda stabileco. Samtempe, iaj ajn rilatoj de Rusio kun iu ajn lando ne dubindigos la rilatojn kaj multtavolan duflankan kunlaboradon inter Rusio kaj Ĉinio.

Lavrov diris, ke ĉiu potenco devas koni propran devon, ne fari kontraŭstaron sur la kampo de internaciaj rilatoj. La rusa flanko esperas, ke Rusio, Ĉinio kaj Usono inter si establu konstruivajn rilatojn.

Lavrov ankaŭ opiniis, ke troviĝas multaj kompletigecoj inter ekonomioj rusa, ĉina kaj usona, kaj la 3 landoj kapablos ludi ege gravajn rolojn por solvi problemojn de internacia sekureco.

Pri internacia ekonomia kaj komerca kunlaboro Lavrov diris, ke la rusa flanko pledas por establi malferman spacon por ekonomia disvolvo. Ĉinio konstruas ekonomian zonon de la silka vojo, al tio reagas Rusio per plenumo de integrigo de eŭrop-azia ekonomio. Tiuj ĉi planoj ĉinaj kaj rusaj estas malfermaj kaj kunlaborecaj, kaj estas akceptebla aliĝo de ĉiu lando, kiu sin dediĉas al komerca liberigo kaj reciproka investado.

Merkrede Enrique Pena Nieto, meksika prezidento, donis videan parolon en sia twitter-paĝo. En la parolo li kondamnis usonan prezidenton Donald Trump pro lia plano de plua murkonstruado ĉe la landlimo inter la du landoj, kaj ordonis, ke meksikaj konsulaj instancoj en Usono bone protektu laŭleĝajn rajtojn de meksikaj migrintoj.

Nun ĉe la landlimo inter Usono kaj Meksiko, oni finkonstruis 1 050-kilometrajn barilojn.

Ĉefo de la sud-korea konstitucia kortumo Park Han-chul merkrede diris, ke la konstitucia kortumo devas fini juĝon de la kazo pri eksigo de prezidento Park Geun-hye antaŭ la mezo de marto. En la sama tago, Park Geun-hye reagis akceptante intervjuon, ke la akuzo al ŝi pri politiko-interveno de konfidato estas antaŭplanita de iuj fortoj.

Park Han-chul montris, ke la konstitucia kortumo devas fari juĝon antaŭ la 13a de marto, ĉar lia oficperiodo finiĝos en la 31a de januaro, kaj alia juĝisto de la kortumo finos sian oficperiodon en la 13a de marto. La necesa kondiĉo por sukcesigi la eksigon estas, ke almenaŭ 7 juĝistoj voĉdonas pri la kazo kaj 6 aprobas ĝin.

Nun en la sud-korea konstitucia kortumo troviĝas 9 juĝistoj. Laŭ prognozo de la lokaj mediatoj, eble okazos ŝanĝiĝoj pro finiĝo de oficperiodo de juĝistoj. Se la konstitucia kortumo rapidigos la proceduron laŭ propono de Park Han-chul, tio signifas, ke baldaŭ venos la rekta batalo de la Nacia Asembleo kaj Park Geun-hye antaŭ la tribunalo.

Responde al rimarkoj de Park Han-chul, advokato de Park Geun-hye respondis, ke la kortumo ne devas kaŭzi "mankon de justeco" pro rapidigo de la proceduro.

En la sama tago, Park Geun-hye unuafoje akceptis intervjuon en la prezidentejo post kiam ŝi estis suspendita pro la akuzo. Ŝi diris, ke la akuzo al ŝi pri politiko-interveno de konfidato estas pura mensogo kaj antaŭplanita de iuj fortoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin