Novaĵoj (Januaro 27)

(GMT+08:00) 2017-01-27 17:20:25     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas vendredo, la 27a de januaro, antaŭtago de la Ĉina Novjaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinaj gvidantoj adresis novjarajn bondezirojn okaze de la Printempa Festo; Ĝenerala sekretario de UN adresis bondezirojn al ĉinoj okaze de la ĉina novjaro. Ĉi tie ni deziras al vi feliĉan ĉinan novjaron. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde antaŭtagmeze la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio okazigis kunvenon por festi la ĉinan novjaron. Partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli kaj reprezentantoj el diversaj rondoj ĉeestis la kunvenon.

En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato, deziris feliĉan ĉinan novjaron al la popolo de ĉiuj etnaj grupoj, al samlandanoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj Tajvano kaj al ĉiuj ĉinoj en la tuta mondo.

Xi diris, ke Ĉinio faris bonan komencon de la 13a Kvin-jara Plano, kaj diversaj laboroj estis puŝitaj al nova nivelo en 2016. La ekonomia kresko de Ĉinio ankoraŭ estis en la antaŭa vico en la mondo kaj la popola vivo daŭre pliboniĝis. Li diris, ke en la pasinta jaro Ĉinio firme antaŭenpuŝis ampleksan profundigon de reformoj, kaj la reformoj de nacia defendo kaj armeo akiris gravan trarompon. Li aldonis, ke la tuta lando devas plenforte akceli plu jurŝtatan konstruadon kaj antaŭenigi ampleksan rigoran regadon de la partio.

Xi akcentis, ke en 2017 la Komunista Partio de Ĉinio okazigos la 19an Nacian Kongreson, kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj devas kune labori por akiri novan progreson.

La prezidanto vokis ĉiujn membrojn de la partio, la armeon kaj la popolon de ĉiuj etnaj grupoj strikte unuiĝi ĉirkaŭ la Centra Komitato kaj akiri novan progreson en la preparo por la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Xi emfazis, ke la ĉina nacio alte ŝatas veran senton kaj justecon. Li alvokis, ke ĉiuj traktu aliajn kun honesteco kaj sincereco kaj estu malfermaj kaj malkaŝemaj en vivo. Li esperis, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉiuj en la tuta lando kuspos siajn manikojn por laboregi por la celo de konstruado de modere prospera socio, realigante la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio, kaj konstruante komunumon de komuna sorto de la tuta homaro.

Ĉe la sojlo de la ĉina novjaro, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres adresis bondezirojn per videaĵo al la ĉina popolo kaj ĉiuj ĉinoj en la tuta mondo.

En la videaĵo Guterres diris "feliĉan ĉinan novjaron" unue en la angla lingvo kaj sekve en la ĉina.

Li diris, ke la jaro de la koko simbolas fruan agon por diversaj aferoj kaj novan komencon kaj ankaŭ emfazas la gravecon de viglo, firma volo kaj forta respondeco en la laboro, kaj ĉio ĉi helpas instigi kaj kuraĝigi homojn trakti penigan tempon.

Li diris ankaŭ, ke li jam vokis preni la jaron 2017 kiel la jaron de paco, kaj ĉiuj devas kune klopodi por venki konflikton, bati ĉiujn agojn kontraŭ la homaj rajtoj, elimini malriĉecon kaj solvi aliajn krizojn.

Kenja ministro pri eksterlandaj aferoj Amina Mohamed diris ĵaŭde dum sia intervjuo kun raportistoj el la novaj-agentejo Xinhua, ke danke al la afrika-ĉina kunlaboro, Afriko akiris relative grandan atingon, dume Ĉinio kaj afrikaj landoj realigis komunan gajnon.

La 28a Pintkunveno de la Afrika Unio okazos en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo de la 30a ĝis la 31a de januaro. En la kunveno estos elektita nova prezidanto de Komisiono de la Afrika Unio, kaj Amina estas unu el la plej preferataj kandidatoj.

Amina opiniis, ke konstruado kaj investado de Ĉinio en Afriko ne nur antaŭenigas plibonigon de la afrika infrastrukturo, sed ankaŭ forte akcelas la afrikan industriigon.

Amina aldonis, ke en la lastaj jaroj Ĉinio entreprenis konstruadon de translanda trafika koridoro en Etiopio, Ruando, Ugando kaj Kenjo, kio helpas antaŭenigi la afrikan integriĝon. Parolante pri la influo de ĉinaj ekonomiaj aktivecoj en Afriko, Amina diris, ke la ĉinaj aktivecoj kreas favorajn kondiĉojn por la kreskado de lokaj junuloj kaj liveras al ili pli da laborŝancoj.

Meksika prezidento Enrique Peña Nieto diris ĵaŭde en sia konto ĉe la socia komunikilo Twitter, ke li ne ĉeestos la planitan renkontiĝon kun usona prezidento Donald Trump en Vaŝingtono en la 31a de tiu ĉi monato.

Peña diris, ke la meksika flanko jam informis la Blankan Domon, ke li ne ĉeestos la planitan renkontiĝon kun Trump en Vaŝingtono. Li aldonis, ke la meksika flanko reasertas sian deziron kunlabori kun Usono kaj volas konkludi interkonsenton favoran al ambaŭ flankoj.

Antaŭ tio Trump diris en Twitter, ke estus pli bone nuligi la planitan renkontiĝon, se Meksiko ne volus pagi la koston de landlimaj muroj.

Merkrede en la usona Departemento de Enlanda Sekureco, Trump subskribis du administraciajn ordonojn, kiuj celas plifortigi la landliman sekurecon kaj striktigi la politikon pri enmigrintoj. Li diris, ke li ordonos uzi fonduson de la federacia registaro por komenci konstruadon de muroj ĉe la landlimo kun Meksiko en kelkaj monatoj. Proparolanto de la Blanka Domo Sean Spicer diris, ke la landlimaj muroj malhelpos la eniron de narkotaĵo, krimoj kaj neleĝaj enmigrantoj.

Merkrede Peña kondamnis la planon de Trump pri konstruado de landlimaj muroj, kaj instrukciis la ambasadorejon kaj konsulejojn de Meksiko en Usono protekti la leĝajn rajtojn kaj interesojn de meksikaj elmigrintoj.

Siria prezidento Bashar al-Assad diris ĵaŭde, ke pluvalidigo de la interkonsento pri militpaŭzo malfermos la pordon al la restarigo de paco kaj stabileco en Sirio.

La siria novaĵ-agentejo raportis, ke Assad faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun Hossein Amir-Abdullahian, speciala asistanto de irana parlamenta prezidanto tiutage en la ĉefurbo Damasko. Ambaŭ esprimis subtenon al la interkonsento pri militpaŭzo inter partioj de la konflikto en Sirio, atingita sub la mediacio de Rusio kaj Turkio, kaj al la batalo kontraŭ terorismaj organizoj kaj rilataj armitaj grupoj.

Assad diris, ke efektivigo de la interkonsento pri militpaŭzo kreos favorajn kondiĉojn por komenci dialogon sub la domino de la siria popolo inter ĉiuj partioj.

Amir-Abdullahian diris, ke terorismaj grupoj en Sirio konsistigas grandan minacon al la tuta regiono, kaj Irano firme subtenos plu la sirian registaron en ĉiuj kampoj.

La interkonsento pri militpaŭzo, konkludita sub la mediacio de Rusio kaj Turkio, estas valida ekde la 30a de decembro de la lasta jaro. La paca intertraktado pri Sirio, iniciatita de Rusio, Turkio kaj Irano, finiĝis marde en la kazaĥa ĉefurbo Astano. Delegacioj de la menciitaj tri landoj diris en deklaro publikigita post la intertraktado, ke estos starigita mekanismo de komuna kontrolado de la militpaŭzo en Sirio.

Ĝenerala vicsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Stephen O'Brien, kiu respondecas pri humanitaraj aferoj, diris ĵaŭde, ke la decido pri starigo de la mekanismo de komuna kontrolado de la militpaŭzo en Sirio estas bonveniga progreso, kaj la UN volas kunhelpi ĝian starigon.

O'Brien faris la rimarkojn dum sia raporto pri Sirio al la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke en la jaro 2017, la situacio en Sirio restas severa, tamen estas kelkaj novaj esperoj. Ekde la 30a de la lasta decembro estis malobservoj de la interkonsento pri militpaŭzo, tamen ĝi estis subtenata ĝenerale en la tuta lando.

Li diris, ke dum la intertraktado en Astano, Rusio, Turkio kaj Irano venis en akordon pri starigo de la mekanismo de komuna kontrolado de la militpaŭzo por subteni kaj certigi ampleksan militpaŭzon inter ĉiuj partioj, kio estas bonveniga progreso. La UN volas kunhelpi starigon de la mekanismo, kaj esperas, ke firmigo de la militpaŭzo povos krei favorajn kondiĉojn por rekomenco de la ĝeneva intertraktado.

Ĝenerala direktoro de la Monda Nutraĵa Programo Amir Mahmoud Abdulla diris en kunveno de la Sekureca Konsilio, ke la siria krizo jam eniris en la sesan jaron, kaj kontinue malboniĝas la stato de humanitara helpo kaj nutraĵa sekureco; sep milionoj da sirianoj vivas sen nutraĵa sekureco, kaj miliono da aliaj alfrontas tiun riskon; en la tuta lando kvar kvinonoj de la familioj vivas en malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin