75 filmetoj el 26 landoj konkuras por oktobra filmfestivalo "Teo kaj Amo" en Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-01-31 15:25:46     Redaktoro:Ĝoja

Post pli-ol-duonjara kolektado por la konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" finfine alvenis 75 filmetoj, kies farintoj venas el 26 landoj de Azio, Eŭropo kaj Ameriko. Ĉirkaŭ duono da partoprenantoj estas profesiaj kaj ĉirkaŭ duono da filmetoj estas faritaj de neesperantistoj.

Nun organizantoj kaj volontuloj laboras por traduktado kaj aldonado de subtitoloj esperantaj kaj ĉinaj.

La tagordo de 'Teo kaj Amo" en 2017

Februare videblos kaj voĉdoneblas la konkursaĵoj ĉe https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme  https://www.youtube.com/channel/UCAv49qgR311eI5SY6pY7azA/videos  

Freŝaj informoj kaj progresoj de la konkurso videblas ĉe https://www.facebook.com/groups/817633741655742/?fref=ts  https://vk.com/teo_kaj_amo https://twitter.com/Teo_kaj_Amo  

Se vi havas iun ajn dubon aŭ problemon bv. sendu mesaĝon al perfectgoja@163.com  aŭ filmkonkurso2015@163.com

 La unua konkurso "Teo kaj Amo" estis organizita en 2015. Tiam organizantoj ricevis entute 45 filmetojn el 21 landoj, el ili triono estis faritaj de nesperantistoj. 10 premiitoj aprile de 2015 senpage partoprenis filmfestivalon en la ĉina urbo Hangzhou. Ĝis revido en Ĉinio!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin