Tra Siberio al la kongresejo de Seula UK

(GMT+08:00) 2017-02-03 09:21:22     Redaktoro:Ĝoja

★ kiel aliĝi?

○ kiuj : ĉiuj esperantistoj en la mondo.

○ limdato : ĝis la 31-a de januaro, 2017.

○ dato : 1-a de julio(sab) ~ 22 de julio(sab), 22 tagoj.

○ kotizo : 4,195 US$

(1) ① la kotizo inkluzivas veturkoston, loĝadon, manĝon kaj turismon

de Berlino ĝis Panmunĵom. (kupeo 4-persona, hotelo 2-lita).

② flugojn(Pjong-jango → Pekino → Seulo), transporton de flughaveno al

kongresejo, lastan vespermanĝon en Seulo.

(2) la kotizo ekskluzivas koston de vizo(tiu de Norda Koreio estas inkluzivita), krompagon, trinkaĵojn kaj elspezojn por UK.

(3) la kosto de revenflugo tre varias laŭ la celloko kaj tempo, kaj mi ne inkluzivis tion en la kotizon. sed vi devas aldoni ĉ. 650$, kiu estas nuna kosto por flugi de Inĉon al Parizo. rekomendinde estas frue mendi hotelon proksiman de kongresejo ĉe UEA(eble 300~350$?), kompreneble jam aliĝi al UK.

○ detalojn turnu al d-ro SO Gilsu koguri@hanmail.net 82-10-8869-9930

★ 102­a UK en Seulo

* Temo : "Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo."

* Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomis la jaron 2017  "La Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo."

★ kiu estas d-ro SO Gilsu, la respondeculo de la karavano

d-ro SO Gilsu kaj Esperanto

* esperantistiĝis antaŭ 50 jaroj en 1966.

* prez. de Korea Esperantista Junulara Organizo.

* konsiliano de Korea Esperanto-Asocio

* estrarano de Universala Esperanto-Asocio(1989~1995)

* partoprenis en 17 UK-oj, 3 IJK-oj, Pacifika kaj Azia Kongresoj.

* vojaĝis 100 landojn per kaj por Esperanto.

* prelegis en Kongresa Univ. : 1978(Varno)ㆍ1981(Brazilio)ㆍ1983(Budapeŝto)ㆍ

1987(Varsovio)ㆍ1990(Kubo)ㆍ2016(Nitro) kaj rektoro de KU en Seulo(1994).

* verkis lernolibrojn elemenatan kaj progresigan de Esperanto.

* nun Honora Membro de UEA.

Karaj gesamideanoj,

Mi revenis de Afrika vojaĝo. kaj mi tuj pretigis la 3-an informilon, en kiu vi vidos diversajn demandojn kaj respondojn, kiuj necesas por findecidi la aliĝon al la karavano. mi esperas, ke tio helpos vian decidon aliĝi, kion vi devas fari ĝis la fino de januaro.

Fakte la itinero de nia karavano estas sufiĉe aventura kaj multekosta, kaj vi havus multajn demandojn. Se vi havus pliajn demandojn, bv. senhezite skribu, ĉar por la granda vojaĝo oni devas multe interŝanĝi opiniojn.

Amike via

prof. d-ro SO Gilsu

detale: http://cafe.daum.net/ESPERANTO/V122/6   http://esperanto.kr/?p=2879 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin