Malstreĉi sin per surfado

(GMT+08:00) 2017-02-12 17:34:50     Redaktoro:Xiong Linping

La brita ĵurnalo Daily Mail raportis en la 7a de februaro: la usona eksa prezidento Barack Obama, ĵus deposteniĝinta, estis antaŭ nelonge fotita je tio, ke li, kune kun la brita centmilionulo Richard Branson, la iniciatinto de la Avi-kompanio Virgin, senbride surfas ĉe privata insulo en la Kariba Maro, por esti kore kaj korpe libera de la premo alportita de la ok-jara kariero en la Blanka Domo.

Laŭraporte, la insulo, sur kiu ili libertempas, estas de Branson. Oni povas vidi en la fotoj, ke ĉio, kio koncernas la aferojn de la Blanka Domo, ŝajne, preskaŭ radikale forvaporiĝis el la cerbo de Obama. Li ridas radiante, kaj liberplene spiras freŝan aeron sur la insulo.

En la 20a de januaro, post kiam Donald Trump faris ĵuron por la okupo de usona prezidento, la familio de Obama unuavice iris ferii en la Palma Fonto de Kalifornio, kaj tie ili ludis golfon en kelkaj seancoj. Poste, invitite, la familio estis sur la insulo por sia unusemajna distriĝo.

La 7an de februaro Branson diris en sia blogaĵo, ke tio estas lia honoro povi inviti Obaman al lia privata insulo por libertempado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin