La urbeto Li'an — golfo sen polucio

(GMT+08:00) 2017-02-14 17:05:30     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

La urbeto Li'an, troviĝanta en la gubernio Lingshui, Hainan-Provinco, estas longa kaj mallarĝa duoninsulo. Ĉe la du bordoj de la insulo estas maro. Interne de la insulo estas kvieta golfo, kiu ĉiam kvietiĝas kaj trankviliĝas malgraŭ fluso kaj malfluso, same kiel bela kaj hontema fraŭlino; ekstere estas la Suda Ĉina Maro, kiu etendiĝas ĝis la horizonto, kaj kies ondegoj leviĝas ĝis la ĉielo dum fluso de la tajdo, kiel altstatura kaj fortika fraŭlo. Ili apogas unu al alia kaj kvazaŭ rakontas la eternan amon.

Je la fino de la li'an-a insulo troviĝas monteto alta je preskaŭ cent metroj. Ĝi konsistas el gigantaj rokoj en diversaj interesaj formoj. Sub la monteto estas templo de la Diino. Kvankam la templo estas malgranda, tamen ĝi altiras al si grandnombrajn pilgrimantojn. Okaze de festotagoj lokaj popolanoj venas tien por doni oferon al dioj aŭ prauloj. Ĉe la pordo de la templo estas enirejo de la li'an-a golfo, tre mallarĝa kun pli ol dek metroj kaj ankaŭ malprofunda, oni povas facile transvadi ĝin levante krurumojn de la pantalono.

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

Promenante sur stratoj de la urbeto oni nature vidas, ke eŭkeŭmoj estas elmetataj al la suno por elvaporiĝo. Ĉiĉerono diris al raportisto, ke la eŭkeŭmo estas nemankigebla materialo por fari ĵeleon. Dank' al bonkvalita akvo kaj malgrandaj ondoj, la li'an-a golfo estas loko, kiu taŭgas por planti la eŭkeŭmon.

En malprofundaj areoj infanoj sin amuzas, kaj bonkondutaj knaboj helpas al gepatroj kapti eŭkeŭmojn; en pli malproksima areo multaj ŝipoj iras kaj reiras por tiri la eŭkeŭmojn.

Ĉe vesperiĝo ŝipoj estas ankritaj en la haveno. Post vespermanĝo infanoj saltas inter ŝipoj por sin amuzi, kaj viroj du- aŭ triope sidas sur la ŝipo, fumas kaj babilas. La nokta ĉielo kun hela lunlumo kaj brilaj steloj kaj bluaj ondetoj konsistigas belan pejzaĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin