Pekina Esperanto-Asocio okazigis printempfestan tekunvenon

(GMT+08:00) 2017-02-14 16:37:20     Redaktoro:Ĝoja

Dimanĉe en Zhengshantang-tetrinkejo en hutongo okazis la printempfesta tekunveno de Pekina Esperanto-Asocio. Al ĝi ĉeestis pli ol 30 samideanoj el Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Brazilo.


La bela tetrinkejo multe impresis ĉeestantojn. Sinjoro Rafael el Brazilo diris:

"La evento okazis en tre interesa loko: Zhengshantang-tetrinkejo estas unu el la multaj trezoroj kaŝitaj en pekinaj hutongoj, bela ekzemplero de tipe ĉina loĝejo, kun korto en la mezo. Sur bretoj troviĝas ekspozicio de malsamaj ĉinaj teoj kaj aferoj ligitaj al te-kulturo. En la korto troviĝas senfolia arbo pro la vintro kiu tamen baldaŭ ekfloros kaj denove verdiĝos dum printempo. Zhengshantang ankaŭ funkcias kiel kulturdomo por ĉinaj tradiciaj pentrarto kaj kaligrafio, sekve specimenoj de tiuj belaj ĉinaj artaĵoj estas facile troveblaj tie, liverante al vizitanto oportunon konatiĝi kun kernaj elementoj de ĉina kulturo."

La tekunveno komenciĝis per elstara prezentado de teceromonio fare de la direktorino de la tetrinkejo, Si Ma, kies lerteco pri teceremonio miris la ĉeestantojn.

Dum la tekunveno, prezidanto de la asocio sinjorino Yu Jianchao faris parolon kaj konigis al membroj de la asocio novan laborplanon de la asocio.

Por omaĝo al pola esperantisto profesoro Zbigniew Galor, kiu vizitis kune kun sia edzino Ilona Pekinan Esperanto-Asocion lastjare, brazila esperantisto Rafael Zerbetto voĉlegis la poemon de Zbigniew Galor, titolitan "ARTO DE VIVO EN PAROJ"

Ĉar ĵus finiĝis la tradicia ĉina Printempa Festo do membroj de PEA prezentis artajn programerojn, ekz. Usui el Japanio, Rafael el Brazilo, Choi Manwon el Sud-Koreio kaj 3 belaj ĉininoj el El Popola Ĉinio kantis la faman kanton "Amikeco Eterna" per la lingvoj ĉina, portugala kaj sudkorea kaj la lingvo Esperanto.

Samideano Zhang Dali prezidis la ludadon de enigmo, kaj la tetrinkejo Zhengshantang donacis saketojn da bongusta bruna teo al sukcesintoj.


Sukcesinto Xu Shichang ricevis la donacon.

Unu enigmo:

Ĝi ŝajnas esti la bobeno, interne tamen nur malpleno. Se oni ĝin turnas per ŝnureto, ĝi laŭte blekas kiel sireno. La solvo estas iu ludilo de Ĉinio.

Jen Diabolo

Gastoj el komercista asocio el la ĉina norda urbeto Baishan. Ili ankaŭ prezentis programeron – voĉlegon de ĉinaj poemoj.

Seula Esperanto-Kulturcentro havos feston "memore al la 300a Kurso de Esperanto' en la 1a de aprilo en la jaro 2017. SEK estis fondita de Lee Jungkee en al jaro 1991 en Seulo. Tra la kursoj ĝis nun 1,785 civitanoj lernis Esperanton en SEK. Do en la tekunveno membroj de PEA donis gratulan mesaĝon al la baldaŭa 300a kurso.

Dum la tekunveno, Ĝoja (Zhang Ping), kiel unu el la organizantoj de la konkurso de mallongaj filmetoj "Teo kaj Amo" konigis la nunan progreson de la konkurso: alvenis 77 filmetoj el 27 landoj de 4 kontinentoj, kaj Ĝoja prezentis 4 konkursaĵojn al la ĉeestantoj.

Lin Lisha, unu partoprenanto de la konkurso "Teo kaj Amo" faris konigon pri la sperto de farado de filmeto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin