Ĉinio kontraŭstaras al provpafo de balista misilo fare de Nord-Koreio

(GMT+08:00) 2017-02-14 15:38:37     Redaktoro:Li Lu

Dimanĉe Nord-Koreio sukcese provpafis balistan misilon. Lunde en Pekino, Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio kontraŭstaras al la provpafo de balista misilo fare de Nord-Koreio, kiu malobeis la koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN. Ĉinio vokas ĉiujn flankojn sin deteni kaj kune konservi pacon kaj stabilecon de la regiono.

Laŭ raportoj, Usono kaj Japanio puŝas la Unuiĝintajn Naciojn okazigi kunvenon por diskuti pri la provpafo de balista misilo fare de Nord-Koreio.

Geng diris, ke Ĉinio jam ricevis informon pri la kunveno de la Sekureca Konsilio kaj partoprenos en respondeca kaj konstruema sinteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin