Wang diris, ke Ĉinio subtenas la integriĝan procezon de Eŭropo, kaj esperas, ke la EU povos venki malfacilaĵojn kaj senĉese disvolviĝi por gajni novan disvolviĝon. Ĉinio kaj Eŭropo estas strategiaj kunlaboraj amikoj, kaj la du flankoj havas komunajn kaj similajn starpunktojn pri gravaj problemoj de la mondo kaj ankaŭ devas pluapaŝe fortigi strategian kontakton kaj profundigi strategian kunlaboron.
Mogherini diris, ke en la lastaj jaroj, eŭropa-ĉinaj rilatoj disvolviĝis bone kaj firmiĝis kunlabora bazo. Eŭropo zorgas pri la grava parolo de ĉina prezidanto Xi Jinping en la Monda Ekonomia Forumo en Davos kaj opinias, ke tio liveros novajn ŝancojn al eŭropa-ĉina kunlaboro. Ĉinio estas kunlabora amiko de la EU, sed ne minaco.