Karmemore al Deng Xiaoping ĉe lia 20a mortodatreveno

(GMT+08:00) 2017-02-17 19:19:28     Redaktoro:Xiong Linping

La 19a de februaro estas la 20a mortodatreveno de Deng Xiaoping, la ĝenerala projektisto de la ĉina Reformado kaj Pordomalfermo. Fine de la 70aj jaroj de la 20a jarcento, sub la gvido de Deng Xiaoping, Ĉinio lanĉis sian procezon de la Reformado kaj Pordomalfermo. Tiu ĉi renovigo forte skuanta la mondon ne nur realigis al Ĉinio rapidan kreskon de ekonomio, sed ankaŭ igis tiun landon iam misteran surpaŝi la mondan scenejon, kaj danke al tio la vivo kaj sorto de 1,3 miliardoj da ĉinoj de tiam ŝanĝiĝis grandege.

Jam pasis 20 jaroj post la forpaso de Deng Xiaoping, tamen lia nomo ankoraŭ estas ripete menciita de ĉinoj, precipe je tiaj gravaj tempopunktoj kiel naskiĝdatreveno kaj mortodatreveno. De la vido de la aŭtoritatoj unu el la plej gravaj kaŭzoj de karmemoro al Deng Xiaoping estas heredi lian moralan kvaliton kaj devosenton. En la kunsido de 2014 memoriga al la 110a naskiĝdatreveno de Deng Xiaoping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping diris:

"Ni honoras memoron al kamarado Deng Xiaoping, kun la celo lerni de li politikan kuraĝon senhalte fari iniciaton kaj renovigon. Tiuj estas la plej brilaj karakterizaĵoj de Deng Xiaoping dum lia tuta vivo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin