Ĉinio forte kondamnas teroran atakon en Pakistano

(GMT+08:00) 2017-02-17 19:57:30     Redaktoro:Xiong Linping

La 17an de februaro Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esprimas ŝokon pri la terora atako en la provinco Sindh de Pakistano, estiganta grandnombrajn mortojn kaj vundojn, kaj forte kondamnas la atencon.

En la gazetara konferenco Geng Shuang montris, ke Ĉinio esprimas funebron al la viktimoj kaj kunsenton kaj konsolon al la vunditoj kaj la parencoj de la mortintoj.

"Ĉinio kontraŭstaras ĉiaforman terorismon kaj firme subtenas la batalon de Pakistano kontraŭ terorismo kaj ĝian gardon al la stabileco de la ŝtato kaj al la sekureco de la vivo kaj proprietaĵo de la popolanoj," Geng Shuang diris.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin