Mongola eksterafera ministro vizitos Ĉinion

(GMT+08:00) 2017-02-17 20:24:48     Redaktoro:Xiong Linping
La 17an de februaro en la regula gazetara konferenco Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis, ke, invitite de la ĉina eksterafera ministro Wang Yi, la mongola eksterafera ministro Tsend MUNKH-ORGIL faros oficialan viziton al Ĉinio de la 19a ĝis la 21a de februaro.

Dum la vizito Tsend MUNKH-ORGIL interparolos kun Wang Yi. La du partioj profunde interŝanĝos opiniojn pri kiel solidigi strategian interfidon, profundigi praktikan kunlaboron, kaj pligrandigi kulturan interfluon.

Geng Shuang diris, ke Ĉinio esperas, per ĉi-foja vizito, solidigi la politikan bazon de la dulanda interrilato, antaŭenpuŝi duflankan interkomunikon kaj kunlaboron, kaj akceli la dunacian evoluon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin